Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 décembre 2021 4 02 /12 /décembre /2021 22:02
AP - Petros Giannakouris

02/12/2021

La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Kunordigo de Homaj Aferoj (OUNKHA) publikigis, ĵaŭdon la 2an de decembro, sian raporton pri la humanitaraj bezonoj en la mondo por 2022. Pro la humanitaraj krizoj en Afganio, Sirio, Jemeno aŭ Etiopio, inter aliaj, la organizaĵo taksas, ke ĝi bezonos almenaŭ 41 miliardojn da dolaroj por helpi 183 milionojn da personoj en 2022. Tio estas senprecedenca rekordo.  

Unu persono el 29 en la mondo bezonos urĝan nutradhelpon en 2022, taksas la OUNKHA. Tiuj bezonoj superas ĝis 17% tiujn de la pasinta jaro, kiu jam estis rekorda jaro.

Neniam la nombro de personoj, kiuj bezonas helpon « estis tiel alta », substrekis Martin Griffiths, la ĝenerala sub-sekretario de UN pri la humanitaraj aferoj, dum gazetkunsido en Ĝenevo. Laŭ li, provizi helpon al tiom da homoj « ne povas daŭri, kvankam tiu helpo estas absolute necesa ».      

La organizaĵo do kalkulas, ke ĝi bezonos almenaŭ 41 miliardojn da eŭroj por helpi la plej vundeblajn personojn en 63 landoj de la mondo.

Unuarange troviĝas Afganio : la lando kombinas teruran sekecon kun ruiniĝanta ekonomio de post la reveno de la talibanoj ĉe la potenco. Du trionoj el ĝia loĝantaro bezonas helpon.

 

Krom la konfliktoj, la pandemio de Kovim-19 kaj la klimata ŝanĝiĝo estas ambaŭ faktoroj, kiuj tuŝas la populaciojn ĉie en la mondo.

La pandemio puŝis 20 milionojn da pliaj personoj al ekstrema malriĉeco.

Plie, ĝi ankaŭ plonĝis multajn sansistemojn en kaoso kun noca efiko en la lukto kontraŭ aliaj malsanoj kiel aidoso, tuberkulozo aŭ paludismo. Ĉi-jare, 23 milionoj da infanoj ne povis ricevi la bazajn vakcinojn.

La klimata varmiĝo kaj ĉiaj naturaj katastrofoj delokis milionojn da personoj kaj reaperigis la minacon de malsato en la mondo. Pli ol 800 milionoj da viroj kaj virinoj jam estas misnutrataj.

La OUNKHA alarmas, ke « sen daŭra kaj tuja ago, 2022 povus esti katastrofa ».

Ankaŭ Jemeno kaj Sirio, kie la milito daŭras de antaŭ jaroj, bezonas helpon, sed la bezonoj de Etiopio estas aparte frapaj, de post la ofensivo lanĉita de Adisabebo kontraŭ la regiono Tigreo.     

Tiu brutala milito, kiu daŭras de pli ol jaro, okazigis delokigon de milionoj da personoj. Laŭ la raporto de la OUNKHA, 26 milionoj da personoj dependas de la humanitara helpo en tiu lando, situanta ĉe la Afrika korno, kaj 400 000 baldaŭ suferos pri malsato.

Laŭ Martin Griffiths, Etiopio eble prezentas « la plej maltrankviligan situacion », eĉ se li tuj aldonas, ke multaj aliaj gravegaj situacioj ekzistas en la mondo. 

19/12/2016

Sudano: mono mankas por la sano, alarmas  la Monda Organizaĵo pri Sano

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/12/sudano-mono-mankas-por-la-sano-alarmas-la-monda-organizajo-pri-sano.html

neniammilitointerni - dans Divido de riĉaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }