10/12/2021
Hodiaŭ vendredon la 10an de decembro, la Alta Kortumo de Londono nuligis apelacie la rifuzon ekstradicii al Usono la fondinton de WikiLeaks, Julian Assange, kiun Vaŝingtono volas juĝi pro amasa disvastigo de dokumentoj.
La brita kortumo « permesas la apelacion » deciditan de Usono, deklaris la juĝisto Tim Holroyde. Tio signifas, ke la juĝo de unua instanco estas nuligita, kaj ke la justico devos denove verdikti koncerne la peton pri usona ekstradicio. Antaŭ jaro, la juĝistino Vanessa Baraitser rifuzis konfidi la 50-jaran Aŭstralianon al la usonaj aŭtoritatoj, elvokante la riskon de sinmortigo de la fondisto de WikiLeaks.
Vendredon en sia decido, la Alta Kortumo opiniis, ke Usono provizis garantiojn, ke la fondinto de WikiLeaks estos dece pritraktata okaze de ekstradicio. Ĝi tiel respondis al la maltrankviliĝoj de la juĝistino de unua instanco. La kunulino kaj advokatino de Julian Assange, Stella Moris, tuj denuncis « gravan juĝeraron », en komunikaĵo transmetita de WikiLeaks.
700 000 dokumentoj malsekretigitaj
Usono riproĉas Julian Assange, ke li disvastigis ekde la jaro 2010, pli ol 700 000 sekretajn dokumentojn pri la militaj kaj diplomatiaj aktivecoj de Usono, aparte en Irako kaj Afganio.
Persekutita interalie pro spionado, li riskas ĝis 175 jaroj da malliberejo en afero, kiu reprezentas, laŭ liaj subtenantoj, gravegan atakon kontraŭ gazetlibereco.
La NRO Internacia Amnestio reagis per la voĉo de sia direktoro en Eŭropo, denuncante « justican parodion ». « Se li estas ekstradiciita al Usono, Julian Assange povus ne nur esti juĝita surbaze de la "Espionnage Act", sed li riskas suferi gravajn malobservadojn de siaj rajtoj. Liaj kondiĉoj de enkarcerigo povus implici torturojn aŭ aliajn mistraktadojn », deklaris en komunikaĵo Nils Muižnieks.
Enkarcerigita en alt-sekura malliberejo apud Londono, Julian Assange estis arestita de la brita polico en aprilo 2019 post restado dum sep jaroj en la londona ambasadejo de Ekvadoro, kie li rifuĝis dum sia kaŭcia libereco. Li timis tiam ekstradicion al Usono aŭ Svedio, kie li estis objekto de persekutoj pro seksperfortoj, poste forlasitaj.
/image%2F0553642%2F20211210%2Fob_24b377_ob-7c2cd4-manifestante-demande-liberer.jpg)
04/01/2021
La brita justico rifuzas la ekstradicion de Julian Assange, la fondisto de WikiLeaks, al Usono
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/12/manifestacioj-subtene-al-julian-assange.html
/image%2F0553642%2F20211210%2Fob_22c367_image-0553642-20210104-ob-fe5958-5fa59.jpg)