25/12/2021
Metanios Dalloul, 62-jara, estas unu el la 20 lastaj kristanoj, kiuj plu rezidas en la urbo Al-Qaryatayn, centre de Sirio.
« Homoj necesas por celebri Kristnaskon... ne nur ŝtonoj », diras Metanios Dalloul, 62-jara, unu el la 20 lastaj kristanoj, kiuj plu rezidas en tiu urbo, centre de Sirio.
Preĝejoj ruinigitaj, relikvoj prirabitaj, kredantoj ekzilitaj… La urbo Al-Qaryatayn nur plu estas la ombro de tio, kio ĝi estis antaŭ la detruego de la grupo Islama ŝtato (IŜ), en tiu oazo de la siria dezerto, kie kristanoj kaj islamanoj antaŭe celebris Kristnaskon kunkune.
« Por celebri Kristnaskon, homoj necesas ... ne nur ŝtonoj », diras Metanios Dalloul, 62-jara, unu el la 20 lastaj kristanoj, kiuj plu rezidas en tiu urbo, centre de Sirio.
Kun serena rigardo, li malfacile trairas la ruinaĵojn de preĝejo, kiun li kutimis viziti, kaj li preterpasas proksime de alia, kiu plu estas nur ŝtonamaso. « Ŝtonoj estas ĉie, sed nur la homoj kreas la ĝojon de la festo. Kaj se la homoj ne revenos, la festo ne okazos », insistas tiu fidela servisto de preĝejo.
Al-Qaryatayn estis la simbolo de la kunvivado inter kristanoj kaj islamanoj, antaŭ ĝia konkero en 2015, fare de la grupo Islama ŝtato (IŜ).
El la 900 kristanoj, kiuj vivis tie, nun plu restas de ili nur ĉirkaŭ du dek.
Kiam la ĝihadistoj alvenis en 2015, ili forkaptis 270 kristanojn, incendiis kaj detruis plurajn preĝejojn, interalie la monaĥejon de Mar Elian, kiu datiĝas de la kvina jarcento.
Kiam li atingas tiun monaĥejon, kies enirejo estas kalcinita, S° Dalloul preĝas Dion, « ke ĝi konsentu longan vivon » al la lastaj kristanoj de la urbo, kies plejparte estas maljunaj.
Ses jaroj pasis de post la konkero de la urbo fare de la siria armeo subtenata de la rusiaj fortoj, sed la kristanoj, kiuj fuĝis ne revenis kaj tiuj, kiuj restas havas nek preĝejon nek pastron, kun kiu li povus celebri Kristnaskon ĉi-jare.
« Mi plu havas neniun »
S° Dalloul ne estas la sola elreviĝinta persono en tiuj festaj tempoj. Bassam Debbas deklaris, ke li ne plu havas parencon en Sirio, kaj ke li do trapasos Kristnaskon sola, en malgranda ateliero, kie li produktas melason de sekaj vinberoj.
« Mi plu havas neniun, nek patron nek patrinon nek fratojn nek fratinojn nek edzinon… Kristnasko estas por mi tago kiel la aliaj », li diras kun larmoj ĉe la okuloj.
/image%2F0553642%2F20211225%2Fob_096355_01-2017.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
/image%2F0553642%2F20211225%2Fob_7d8736_58e6324b3aa449218413f13daeae55c4-18.jpeg)