Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 décembre 2021 4 16 /12 /décembre /2021 16:37
AP Foto/Vincent Yu

16/12/2021

Bildo : la honkonga ĵurnalistino Choy Yuk-ling staras kun siaj  defendantoj antaŭ ol eniri en surlokan tribunalon de Honkongo la 10an de novembro: « Ĵurnalismo ne estas krimo »

« De post 1995, neniam la nombro de ĵurnalistoj enkarcerigitaj estis tiel alta », konstatas la Neegistara Organizaĵo de defendo de gazetlibereco. Pri tiu escepta altiĝo « ĉefe respondecas tri landoj » : Birmo, Belorusio kaj Ĉinio.

Rekorda nombro de 488 profesiuloj de amaskomunikiloj estas enkarcerigitaj en la mondo, bedaŭras Raportistoj sen landlimoj (RSL) en sia jara raporto publikigita ĵaŭdon la 16an de decembro.

« Neniam de post la kreado de la jara raporto de RSL en 1995, la nombro de ĵurnalistoj enkarcerigitaj estis tiel alta », konstatas la NRO pri defendo de la gazetlibereco en komunikaĵo.

Tiu escepta altiĝo de la nombro de enkarcerigitaj ĵurnalistoj, kiu atingis ĉirkaŭ 20% en daŭro de jaro, « ĉefe respondecas tri landoj », nome Birmo, Belorusio kaj Ĉino, kies leĝo pri nacia sekureco trudita en 2020 al Honkongo kaŭzis imponan altiĝon de malliberigo en tiu teritorio, substrekas "Raportistoj sen landlimoj".

« Neniam RSL listigis tiom da ĵurnalistinoj enkarcerigitaj ». Ili estas  60, t.e triono pli ol en 2020, mencias la NRO. Kvankam la viroj plu reprezentas plimulton de la enkarcerigitaj ĵurnalistoj en la mondo (87,7%), Belorusio estas la lando, kiu malliberigis pli da ĵurnalistinoj (17) ol ĵurnalistoj.

 

46 mortintoj inter kiuj 65% da murdoj 

Male, la nombro de ĵurnalistoj kaj profesiuloj de amaskomunikiloj  mortigitaj kun 46 mortintoj, atingis sian plej malaltan nivelon en 20 jaroj, konstatas RSL.

« De post 2016, tiu tendenca malaltiĝo konfirmiĝas kaj eksplikiĝas interalie per la evoluo de la regionaj konfliktoj (Sirio, Irako kaj Jemeno) kaj la stabiligo de la frontoj post la jaroj 2012 kaj 2016, kiuj estis aparte mortigaj », komentas la NRO en sia komunikaĵo.

Plimulte da tiuj mortigoj estas murdoj : « 65% el la mortintoj estas intence celitaj kaj eliminitaj », denuncas la asocio. Meksiko kaj Afganio plu apartenas ĉi-jare al la du plej danĝeraj landoj por la ĵurnalistoj, kun respektive 7 kaj 6 mortintoj, sekvataj de Jemeno kaj Barato en la tria loko, kun 4 ĵurnalistoj mortigitaj en ĉiu el ili.     

INTERAKTIVA MAPO :

06/11/2021

Ĉinio : la ĵurnalistino Zhang Zhan, enkarcerigita pro sia raporto pri la Kovim, malsatstrikas kaj « proksimiĝas al morto »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/cinio-la-jurnalistino-zhang-zhan-enkarcerigita-pro-sia-raporto-pri-la-kovim-malsatstrikas-kaj-proksimigas-al-morto.html

24/12/2020

Turkio: Can Dündar, opozicia ekzilita ĵurnalisto estas kondamnita en sia lando je 27 jaroj da malliberejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/turkio-can-dundar-opozicia-ekzilita-jurnalisto-estas-kondamnita-en-sia-lando-je-27-jaroj-da-malliberejo.html

21/11/2019

Malto: du viroj estis arestitaj, ĉar ili provizis la bombon, kiu mortigis la ĵurnalistinon Daphne Caruana Galizia

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/malto-du-viroj-estis-arestitaj-car-ili-provizis-la-bombon-kiu-mortigis-la-jurnalistinon-daphne-caruana-galizia.html

08/09/2019

Irano: la ĵurnalistino Marzieh Amiri kondamnita je 147 skurĝbatoj kaj 10 jaroj da malliberejo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/irano-la-jurnalistino-marzieh-amiri-kondamnita-je-147-skurgbatoj-kaj-10-jaroj-da-malliberejo.html

14/05/2019

Afganio: Mina Mangal, Ĵurnalistino kaj aktivulino pri virinaj rajtoj, estis pafmurdita dumtage

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/afganio-mina-mangal-jurnalistino-kaj-aktivulino-pri-virinaj-rajtoj-estis-pafmurdita-dum-la-tago.html

06/11/2014

Meksiko – Liberio – Sauda Arabio : ĵurnalistoj honorigitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/11/meksikio-liberio-sauda-arabio-jurnalistoj-honorigitaj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }