27/12/2021
Laboristaj rajtoj estas homaj rajtoj.
Lastaj kampanjoj de Labourstart alklaku ĉi-sube :
https://www.labourstart.org/news/index2019.php?langcode=eo
kaj ĉi-sube :
http://neniammilitointerni.over-blog.com/tag/labourstart%20kampanjo/
Alĝerio, majo 2021 :
La prezidanto de la Nacia sendependa sindikato de la personaro de la publika administracio (SNAPAP/CGATA), Mourad Ghedia, estis arbitre arestita de la registaro kaj enkarcerigita. LabourStart lanĉis kampanjon partnerece kun la ISP kaj la SNAPAP, postulante liberigon de Mourad, kaj ke ĉiuj akuzoj kontraŭ li estu forlasitaj. Post du monatoj kaj dek tagoj da malliberejo, li estis liberigita kun prokrastita puno je ses monatoj.
Turkio, majo 2021 :
En septembro 2020, Cihan Erdal, doktoresploristo ĉe la universitato Carleton kaj membro de la kanada Sindikato de la publika funkciado estis malliberigita en Turkio, dum li plenumis esplorojn. Li estis enkarcerigita pro sia subteno al opozicia partio antaŭ pluraj jaroj. En majo, LabourStart kuniĝis kun la internaciaj klopodoj por akiri liberigon de Cihan – en majo li eliris el la malliberejo, kaj en septembro, li daŭrigis sian universitatan laboron. En lia kazo, li plu estas submetita al aŭdiencoj.
Kanado, marto 2021 :
Post ĝia baloto kontraŭ « fina oferto », la membroj de la kanada Sindikato de la bierfaristoj kaj ĝeneralaj laboristoj (CUBGW) estis lokaŭtaj el la uzino Molson Coors, kie ili laboras. De 2020, la laboristoj frontis senfuktajn intertraktadojn kaj ekstrikis en 2017. Partnereco kun la Nacia sindikato de la ĝeneralaj kaj publikaj dungitoj (SNEGSP), LabourStart lanĉis kampanjon. Nova kontrakto estis ratifita en aprilo.
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4820&src=LSmail
Israelo, februaro 2021 :
En oktobro 2020, duono el la personaro de la entrepreno 10bis – la israela branĉo pri liverado de nutraĵvaroj Just Eat – sindikatiĝis. La entrepreno tiam lanĉis timigan kampanjon kaj sindikatan malfondon, maldungante sindikatan gvidanton kaj rifuzante intertraktadi kun la sindikato. La 20an de aŭgusto, la tribunaloj juĝis, ke la entrepreno agadis kontraŭleĝe, provante krei sian propran internan sindikaton por konkurenci la Histadrut, kaj kondamnis la dunginton kompensi la juĝajn kostojn kaj pagi 80 000 ŝekelojn al la dungitoj.
Alĝerio, januaro 2021 :
Dalila Touat kaj Namia Abdelkader, du partoprenintoj al la kontraŭkorupta movado Hirako, estis malliberigitaj fine de la jaro 2020. La 3an de januaro, Dalila estis kondamnita je 17 jaroj da malliberejo kaj komencis malsatstrikon. Namia estis malliberigitaj la 2an de decembro 2020. Partnerece kun la Internacio de la publikaj servoj (ISP), LabourStart lanĉis retkampanjon por premi la alĝerian registaron, ke ĝi liberigu tiujn malliberulojn pro opinio. En februaro, Dalila estis amnestiita de la alĝeria prezidento kaj Namia estis malkondamnita en marto.
Jordanio, januaro 2021 :
La gvidantoj de la Asocio de la jordaniaj instruistoj (JTA) estis enkarcerigitaj post provo de malfondo de ilia sindikato, permesita de la tribunaloj fine de la Jaro 2020. La gvidantoj enkarcerigitaj estis malhelpataj prezenti pruvojn kontraŭ la akuzoj kontraŭ ili, sed estis fine liberigitaj sub kaŭcio atendante la apelacion.
LabourStart lanĉis kampanjon por la liberigo de la gvidantoj partnerece kun la Internacio de edukado (IE) kaj la Internacia sindikata konfederacio (CSI). En julio, la prezidento de la JTA, la doktoro Nasser Al-Nawasra estis senkulpigita. Kvankam la kampanjo ricevis subtenon de 9 643 personoj, la lukto por la estonteco de la JTA daŭras.
La retkampanoj de Labourstart funkcias :
Atestas pri tio Mourad Ghedia, Cihan Erdal, Dalila Touat, Namia Abdelkader, Dr. Nasser Al-Nawasra kaj la laboristoj de Molson Coors kaj 10bis.