11/12/2021
Bildo : la indiĝenaj komunumoj mobiliziĝas por protesti kontraŭ la malobservadoj de Homaj rajtoj
Granda kolektiĝo de la indiĝenaj komunumoj, praloĝantoj kaj afrikkolombianoj de suda Kolombio konverĝis al la urbo Kalio vendredon 10an de decembro, internacian tagon de Homaj rajtoj.
La elekto de la urbo Kalio gravas por tiuj komunumoj, ĉar ĝi estis kore de la socia ribelo pasintan majon. Ĉi-foje, temas atentigi la aŭtoritatojn kaj denunci la situacion de perforto suferitan de tiuj komunumoj.
Ili havis esperon en la pactraktato de 2016. Sed post la malmobilizado de la Farc-gerilo, multegaj armitaj grupoj kaptis la vakantajn lokojn kaj la indiĝenaj loĝantoj estis ambaŭflanke submetitaj al tiuj grupoj kaj la armeo.
« La murdoj de junuloj multobliĝas »
« En la sud-okcidenta regiono kie ni estas, la murdoj de junuloj multobliĝas. Pro manko de laboro la junuloj turniĝas al pluko de kokafolioj kaj estas murditaj », eksplikas Aida Quilcué, unu el la organizantoj de tiu marŝado kaj eks-gvidantino de la Regiona indiĝena Konsilio de Kaŭko.
« Temas ankaŭ pri la murdoj de indiĝenaj gvidantoj. En la urbaj areoj aŭ urboj kiel Kalio kaj Bogoto, ankaŭ la junuloj, kiuj troviĝis ĉe la unuaj linioj de la manifestacioj estis brutale murditaj. Kaj pli kaj pli da personoj de niaj komunumoj, kiuj postulas siajn rajtojn aperas ĉe tribunaloj. Male, la vera koruptado, kiun ni spertas en la lando ne estas persekutita. Pro tio, la indiĝenoj decidis manifestacii por defendi la vivon. Tio, kion ni volas estas plu vivi ! Ni volas, ke persekutoj haltu ! Ni deziras trankvilon, ke paco plifortiĝu sur niaj teritorioj. Pro tio ni partoprenas tiun marŝadon al Kalio », diris la junulino.
/image%2F0553642%2F20211211%2Fob_1981c0_ff8w7otxwa0ta-t-jpg-831638502.jpg)
/image%2F0553642%2F20211211%2Fob_9015cc_image-0553642-20210516-ob-f22add-1179b.jpg)
/image%2F0553642%2F20211211%2Fob_dcfa06_image-0553642-20210505-ob-7a8f66-colom.jpg)