/image%2F0553642%2F20211224%2Fob_1617aa_49429051-403.jpg)
24/12/2021
Laŭ juĝa informfonto, la itala justico forlasis la persekutojn kontraŭ Carola Rackete. Tiu Germanino pilotis la humanitaran ŝipon "Sea-Watch 3", kiu savis kaj elŝipigis migrantojn en Italion.
La instrukcia juĝisto de Agrigento (Sicilio), taskita pri la enketo, konsentis finklasi la aferon. Tio signifas, ke la lastaj persekutoj kontraŭ Carola Rackete estis forlasitaj, konfirmis la organizaĵo Sea-Watch, bazita en Berlino. La decido estas definitiva, kaj ne estos submetita je apelacio.
Fine de 2019, la juna Germanino trude albordiĝis ĉe la insuleto Lampedusa, kun kvardek migrantoj surŝipe.
Carola Rackete ignoris la vetoon devigitan de la ministro pri Internaj aferoj Matteo Salvini, ĉefo de la Ligo, ekstremdekstra partio, kadre de sia politiko pri « fermitaj havenoj », celanta reteni la fluadon de kaŝmigrado ĉe la italaj marbordoj.
Italio estas unu el la ĉefaj enirejoj por la migrantoj devenantaj de Norda Afriko, precipe Tunizio kaj Libio.
En antaŭa decido, la itala justico jam agnoskis, ke Carola Rackete plenumis sian devon, savante homajn vivojn.
Tiu decido baziĝis sur la fakto, ke stivado en la haveno Tripolo, en Libio, ne estas konsiderata kiel sekura loko.
/image%2F0553642%2F20211224%2Fob_e16ea2_karte-1-999.gif)
franca : https://www.youtube.com/watch?v=OUYMT2d0Jl4
germana : https://www.youtube.com/watch?v=Qg1X8o4lw3g
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=C2JPjZoB1v4
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=w_xfJKVyT60
Rusa : https://www.youtube.com/watch?v=GkGW_mjUqd4
/image%2F0553642%2F20211224%2Fob_75335f_ob-41a70d-rescue.jpeg)
07/07/2019
Germanio: 30 000 personoj manifestaciis, subtene al la NeRegistaraj Organizaĵoj, kiuj savas migrantojn
/image%2F0553642%2F20211224%2Fob_541a56_ob-8264ac-zzzzseawatch.png)