01/12/2021
Unuafoje, eŭropa kortumo kondamnis ĝihadiston je porĉiama malliberejo. Germana tribunalo aparte agnoskis, ke irakano partoprenis genocidon, ĉar li lasis morti 5-jaran knabineton pro soifo.
Jezidoj travivis la plej teruran martiriĝon, kion homo povas fari al alia homo. Pasintan mardon unuafoje el la historio, tribunalo kondamnis ĝihadiston pro « genocido » kontraŭ la jezida komunumo. La Alta regiona kortumo de Frankfurto agnoskis, ke la Irakano Taha Al-Jumailly, 29-jara, « kulpis pri genocido, krimo kontraŭ la homaro, kiu okazigis mortintojn, militkrimon kaj komplicecon de militkrimo ».
Ekde 2014, la grupo Islama Ŝtato submetis la Jezidojn, masakris ilin amase, sklavigis, seksperfortis kaj torturis ilin… Enketskipo de Unuiĝintaj Nacioj opinias aliparte, ke ĝi provizis « klaran kaj konvinkan pruvon » pri la ekzistado de genocido. Ankaŭ la belgaj deputitoj agnoskis tiun « genocidon » per voĉdono en la Ĉambro. Sed ĝis nun, neniu kortumo pritraktis genocidon, la plej teruran krimon ol ĉiuj krimoj, eĉ se aferoj implikantaj membrojn de tiu religia malplimulto jam estis pritraktitaj de juĝistoj, precipe en Eŭropo.
Mortinta pro soifo
La iraka ĝihadisto lasis morti 5-jaran jazidan knabineton pro soifo. Li kaj lia patrino « aĉetis ŝin kiel sklavinon », laŭ la akuzantoj. Li intencis puni ŝin, ĉar ŝi urinis sur matraco. La patrino de tiu knabineto, Nora B., rakontis al la tribunalo, la doloron suferitan de sia filino, « ligita ĉe fenestro » ekster la domo, en temperaturoj « ĝis minus 50° », laŭ la prokuroro.
« Hodiaŭ estas historia tago por la homaro. La genocido de la Jezidoj eniras finfine en la historion de la internacia punjuro », menciis Natia Navruzov, advokatino kaj membro de la NRO Yazda, kiu kolektas pruvojn pri la krimoj plenumintaj de la IŜ kontraŭ la Jezidoj.
Por juĝi tiun Irakanon, arestitan en Grekio en 2019, Germanio aplikas la principon de « universala kompetenteco », kiu ebligas Ŝtaton persekuti la aŭtorojn pri la plej gravaj deliktoj, eĉ kiam ili estis plenumintaj ekster la nacia teritorio.
/image%2F0553642%2F20211201%2Fob_9b5760_20131116-wom919.png)
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=jPN_950P-N4
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=75bX8fjDcGs
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=oydgLKoi1qk
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=3a5IgPZkZjI
Rusia : https://www.youtube.com/watch?v=zcZp3CIpuZU
/image%2F0553642%2F20211201%2Fob_911cc3_image-0553642-20210729-ob-e38dc5-58c2c.jpg)