/image%2F0553642%2F20211223%2Fob_1423c7_130403-egypt-dissident-crackdown-gigli.jpg)
23/12/2021
De antaŭ dek jaroj, Alaa Abdel Fattah kromnomita « ikono de la revolucio » en Egiptio, jam suferis plurajn kondamnojn. Du aliaj aktivuloj estis kondamnitaj je kvar jaroj da malliberejo fare de la egiptaj juĝaj aŭtoritatoj.
Alaa Abdel Fattah, figuro de la ribelo de 2011 en Egiptio kaj en provizora enkarcerigo, estis kondamnita je kvin jaroj da malliberejo fare de escepta tribunalo de Kairo pro « disvastigo de falsaj informoj », kiel anoncis lia fratino lundon 20an de decembro.
Du aliaj aktivuloj estis kondamnitaj je kvar jaroj pro la samaj akuzoj : Mohamed al-Baqer, la eks-advokato de Alaa Abdel Fattah, kaj la blogisto Mohamed Ibrahim, alinomata Oxygen.
Kromnomita « ikono de la revolucio » de 2011, kiu forpelis la prezidenton Hosni Moubarak el la potenco, Alaa Abdel Fattah jam suferis plurajn kondamnojn.
Li estis enkarcerigita dum la regado de la aŭtokrato Hosni Moubarak, lia islama posteulo Mohamed Morsi (2012-2013) kaj la nuna Ŝtatestro Abdel Fattah el-Sisi.
Li estas en provizora enkarcerigo de antaŭ du jaroj kaj pasis sume sep jarojn en malliberejo de post 2013.
Sisi estas akuzata, ke li kondukas ĉiudirektan represion
Alaa Abdel Fattah, politika aktivulo kaj informadika programisto, jam en 2013 estis arestita post nepermesita manifestacio. Li estis akuzata, ke li organizis « kontraŭleĝan manifestacion », « provokis ribelon », « frapis policoficiron kaj ŝtelis lian radiosendilon ».
Li tamen plu esprimiĝis en la sociaj retoj, en kiuj li defendis la rajtojn de aliaj eks-malliberuloj, kiuj estas devigataj resti en karcero eĉ post sia liberigo.
Liberigita sub juĝa kontrolo en marto 2019, Alaa Abdel Fattah estis arestita kun sia advokato S° Baqer en septembro samjare.
Ekde lia alveno ĉe la potenco, post la eksigo de Mohamed Morsi somere de 2013, la prezidento Sisi estas akuzita de la internaciaj NeRegistaraj Organizaĵoj de defendo pri Homaj rajtoj, ke li kondukas ĉiudirektan represion kontraŭ la oponantoj kaj defendantoj de Homaj rajtoj. Laŭ ili, Egiptio enkalkulas pli ol 60 000 malliberulojn pro opinio.
La registaro dementas kaj emfazas la neceson konservi la stabilecon en la lando.