Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 décembre 2021 6 04 /12 /décembre /2021 22:15

04/12/2021

Laŭ la enketo de Human Rights Watch publikigita ĵaŭdon la 2an de decembro, la birmaj sekurecaj fortoj plenumis intencan masakron  la 14an de marto, kiam almenaŭ 65 manifestaciantoj kaj preterpasantoj estis mortigitaj aŭ vunditaj en la ĉirkaŭurbo Jangono.

Tio povus esti konsiderata kiel krimo kontraŭ la homaro, laŭ la NRO, kiu petas novajn punojn.

Laŭ Human Rights Watch (HRW), temas pri « intenca masakro ». Kolektante multajn atestojn kaj bildojn, la organizaĵo asertas, ke la birmaj fortoj kaptis kaj celis pacajn manifestaciantojn kaj helpantojn « por mortigi aŭ mutili ilin intence ».

La faktoj okazis pasintan 14an de marto dum pacaj manifestacioj kontraŭ la ĥunto en la industria areo Hlaing Tharyar en la ĉirkaŭurbo Jangono.

Laŭ la enketo « la sekurecaj fortoj kaptis ambaŭflanke multajn manifestaciantojn, taktiko konata en kelkaj landoj per la nomo "naso" ». Tio antaŭ ol pafi al la manifestaciantoj sen ia ajn averto, krom en kelkaj lokoj.      

La lando estis skuita de manifestacioj kaj sanga represio de post la milita puĉo de la 1a de februaro, kiu renversis la registaron kondukitan de Aung San Suu Kyi.

 

Generaloj de la ĥunto « kulpas pri krimoj kontraŭ la homaro »

Laŭ la NRO la fakto, ke la masakro ne estis incidento, sed planita atako de la sekurecaj fortoj, povus konsistigi krimon kontraŭ la homaro. Kiel eksplikas Richard Weir, esploristo pri krizoj kaj konfliktoj ĉe Human Rights Watch :

« La uzado de mortiga forto okazis ekde februaro, interalie en la ĉefurbo Nepjido kaj Mandalajo. Sed ĝi pligraviĝis komence de marto kaj tiu epizodo de represio aparte en Jangono figuras inter la plej perfortaj kun la plej granda nombro de viktimoj. Human Rights Watch sukcesis interparoli distance kun ses atestantoj kaj konfirmis iliajn dirojn, komparante ilin kun 13 videoj kaj 31 fotoj enretigitaj en la sociaj retoj. Tiuj pruvoj klare konfirmas, ke la sekurecaj fortoj, armeo kaj polico kunigitaj, plenumis gravajn krimojn kontraŭ la manifestaciantoj en tiu 13a de marto. Kaj tio ne temas pri izolita incidento. La gandskalaj perfortoj, ankaŭ la masakroj, torturoj aŭ arbitraj enkarcerigoj de miloj da personoj en la tuta lando estas pruvo, ke la generaloj de la ĥunto kulpas pri krimoj kontraŭ la homaro. HRW alvokas altrudon de pliaj financaj punoj, kiuj celus la mongajnojn de la ĥunto devenantaj de la petrolo kaj gaso, kaj tutmondan embargon koncerne la armilojn, cele al plenumado de maksimuma premo kontraŭ tiu reĝimo represia kaj brutala ».         

13/05/2021

Birma poeto mortis pro torturo post lia aresto fare de la ĥunto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/05/birma-poeto-mortis-pro-torturo-post-lia-aresto-fare-de-la-hunto.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }