Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 novembre 2021 5 19 /11 /novembre /2021 22:04

19/11/2021

En 1965, ambaŭ viroj estis kulpigitaj pri la murdo de Malcolm X, gvidanto de la civitanaj rajtoj. Dokumento-filmo en Netflix kondukis al remalfermo de enketo, kiu senkulpigas ilin.

Ni ne povas reverki historion, sed ni povas agnoski, ke ni eraris… Tio estas unu el la plej famaj murdoj el la usona historio.

En Harlemo en 1965, la spektejo estas plenplena. Surscene, Malcolm X 39-jara, eks-deliktulo, kiu fariĝis karisma predikisto kaj viglega porparolanto de la nigrulaj islamanoj viktimoj de rasaj diskriminacioj, alparolas la publikon.

Tri viroj armitaj per pistoloj sturmas kaj pafas. Malcolm X estas de tutproksime pafmortigita. La unua persono arestita surloke, agnoskis la faktojn. Post kelkaj tagoj, liaj suspektataj komplicoj Khalil Islam kaj Muhammad Aziz, estis arestitaj en sia hejmo. Ili neis, sed estis deklaritaj kulpuloj, kaj restadis enkarcerigitaj pli ol 20 jaroj.

La unua mortis, la alia estas 83-jara. Hodiaŭ, ili estas agnoskitaj senkulpaj. La prokuroro de Manhatano deponis dosieron ĉe la Ĉefkortumo de Novjorko por nuligi iliajn kondamnojn.

Kial tiom da tempo ? La kulpeco de Khalil Islam kaj Muhammad Aziz estis kontestita de la komenco…  ĉar ili estis tro rapide kondamnitaj, surbaze de kontraŭdiraj atestoj kaj sen pruvoj materialaj.

Sed tio, kio baskuligis la enketon estas dokumento-filmo en Netflix, « Kiu mortigis Malcolm X ? », elsendita en februaro 2020. La reĝisoro provizas novajn argumentojn, kiuj apogas la tezon pri juĝeraro.

La prokuroro de Manhatan remalfermis la dosieron, kaj post 22 monatoj da enketo, neniu dubo plu ekzistas : tiu 22a de februaro 1965, nek Khalil Islam nek Muhammad Aziz pafis. La FBI kaj la polico eĉ kaŝis esencajn pruvojn, kiuj ebligintus senkulpigi ilin.

 

56 jarojn poste, ĉu daŭras la samaj diskriminacioj ?

« Ĉio ĉi ne devintus okazi. Tiuj faktoj estis kaj estas konsekvenco de procezo ĝisoste koruptita, kiu plu kutimas eĉ en 2021 », reagis Muhammad Aziz, en deklaracio transmetita fare de liaj advokatoj.

Tiu historio montras, ke ĉi-epoke, la serĉado de vero estis prioritato nek de la policistoj nek de la registaro, kaj ke la kriminala justico estis gangrenita de rasismo kaj diskriminacio. Tiuj riproĉoj plu estas hodiaŭ centre de la protestmovado de la afrik-usona komunumo, la Black Lives Matter.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }