Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 novembre 2021 2 30 /11 /novembre /2021 22:14
Twitter/@KSHB41

30/11/2021

Pasintsemajne, Kevin Strickland, 62-jara, forlasis la detencentron de Cameron en Misurio. Li havas nenion, nek domon, nek laboron, nek ŝparaĵon. Por helpi lin restarigi sin, retkaso estis malfermita, kio estigis grandegan elanon de solidareco.

Mardon 24an de novembro en Usono, Kevin Strickland estis senkulpigita kaj liberigita, dum li trapasis 43 jarojn el sia vivo en prizono.

Sed la justico de Misurio, kiu erare kondamnis lin pro triobla murdo en Kansas City en 1978, ofertis neniun monkompenson al la 62-jara viro.

Senprecedenca financa kampanjo tamen sukcesis mobilizi kaj rikolti monon por lia helpo.     

En kvar tagoj, la paĝo Gofundme por subteni Kevin Strickland superis 1,5 milionon da dolaroj.

Ĉar tiu afrik-usonano trapasis sian tutan adoltan vivon en malliberejo, li nenion havas por vivteni sin, nek salajran bultenon, kiu ebligis al li aliri al malsana asekuro. Kvankam li suferas sanproblemon kaj cirkulas per rulfotelo.

Strickland estis liberigita pasintan mardon fare de la apelacia kortumo de Misurio. Tiu ĉi agnoskis ke la pruvoj, kiuj kondukis al lia enkarcerigo estis de tiam forigitaj kaj senvalidigitaj.    

Unue, la ĉefa atestanto provis dum jaroj (inter 2009 kaj 2015, kiam li mortis) erarkonfesi sian ateston asertante, ke la polico trudis lin akuzi Kevin Strickland. Krome, la spuroj trovitaj sur la krimsceno de la triobla murdo de Kansas City en 1978 ne estas liaj. Aliparte, du aliaj suspektatoj refutis la ĉeeston de Strickland sur la krimlokoj. 

Misurio ebligas monkompensi la viktimojn de juĝeraroj nur kondiĉe, ke ili estu senkulpigitaj danke al DNA-testoj, kio ne estas la kazo de Strickland.    

De post lia liberigo mardon, preskaŭ 28 000 donantoj de la tuta mondo ofertis inter 5 kaj 10 000 dolarojn.

Dum lia liberiga tago, post preskaŭ kvar jardekoj trapasitaj en malliberejo, Kevin Strickland deklaris : « La usona justico devas nun esti malmuntita kaj tute rekonstruita ».

19/11/2021

Usono : du viroj kondamnitaj pro la murdo de MalcolmX senkulpigitaj 50 jarojn poste

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/usono-du-viroj-kondamnitaj-pro-la-murdo-de-malcolmx-senkulpigitaj-50-jarojn-poste.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }