Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 novembre 2021 1 15 /11 /novembre /2021 22:44
VOA/Tommy Walker

15/11/2021

Hieraŭ, dimanĉon 14an de novembro en Tajlando, la manifestacioj favore al reformo de la monarkio rekomenciĝis. Miloj da manifestaciantoj surstratiĝis en Bankoko ; la alfontiĝoj okazigis tri vunditojn, inter kiuj unu estis grava.

La manifestaciantoj, kiuj aktivas favore al reformo de la monarkio volis komence iri ĝis la simbola monumento al Demokratio, en la malnova kvartalo de la ĉefurbo. Sed, malhelpataj de policaj bariloj, ili finfine atingis la germanan ambasadejon, tiu lando en kiu la reĝo Rama X ofte travivas longajn restadojn. Fine de la posttagmezo, pafoj estis aŭdataj kaj almenaŭ manifestacianto ŝajne estis vundita per kuglo ĉe la brusto, laŭ surloka mediato.

 

Timigi la por-demokratian movadon

Pasintan merkredon, decido de la Konstitucia kortumo elvekis la ribelon. Laŭ la manifestaciantoj, tiu decido signifas, ke ĉiu publika postulo estos nun konsiderata kiel provo renversi la Ŝtaton. Tiu decido celas meti definitivan finon al la por-demokratia movado, kiu skuas la landon de pli ol jaro.

 

Porĉiama malliberejo

La gvidantoj de la movado riskas nun porĉiaman malliberejon. Ili decidis lukti per juraj rimedoj por agnoskigi, ke demando de reformo ne signifas la samon ol provo aboli la monarkion.

21/01/2021

Tajlando: Virino estas kondamnita je 43 jaroj de malliberejo pro majestatenco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/01/tajlando-virino-estas-kondamnita-je-43-jaroj-de-malliberejo-pro-majestatenco.html

18/08/2020

Tajlando: miloj da personoj manifestaciis en Bankoko kontraŭ la registaro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/08/tajlando-miloj-da-personoj-manifestaciis-en-bankoko-kontrau-la-registaro.html

20/07/2020

Tajlando: miloj da kontraŭ-registaraj manifestaciantoj surstratiĝis

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/tajlando-miloj-da-kontrau-registaraj-manifestaciantoj-surstratigis.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }