Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 novembre 2021 2 23 /11 /novembre /2021 22:18
Reuters

23/11/2021

La familio Rahal vivas en Sirio. Ĝi estas plia familio, kies vivo estas por ĉiam ŝanĝita de la milito.

Bombo neeksplodita kaj trovita en kampo, mortigis du el la infanoj de Mahmud. Ambaŭ aliaj estis grave vunditaj...

Kiam la patro ne ĉeestis, la infanoj komencis ludi kun la stranga aparato...

Marjam rakontas, ke ŝia frateto kaj ŝi estis blove ekĵetitaj ĝis pluraj metroj fare de la eksplodo.

Dek ses operacioj estis necesaj por savi ambaŭ infanojn.

Sed Mustafa, 12-jara, kaj Jasin, 2-jara ne postvivis.       

« Kiam mi vidis ilin, rakontas Mahmud, ili kuŝis en du ĉerkoj...

« Mi demandis, ĉu ili estas miaj gefiloj, ili respondis : jes ».

Ŝia filino intervenas : « Tiam, mi vokis vin, mi kriis « Paĉjo »...

Preskaŭ neniu aero nord-oriente de Sirio estas domaĝita de la neeksploditaj municioj.

 

Neniu areo estas sendanĝera

Kvar milionoj da personoj ĉiutage suferas la bombadojn de la siria armeo kaj de ties rusia aliancano. Kaj la volontuloj de la Civitana Defendo, en la provinco Idlibo, estas konstante petitaj por neŭtraligi la eksplodilojn.

« Tiuj fiaparatoj komplikas nian laboron ; hodiaŭ, ni purigas spacon, poste la reĝimo bombadas ĝin denove. Kiel vi povas vidi, la bombadoj de la reĝimo daŭras, jen de la reĝimo, jen de la rusiaj aerfrapoj. Do post purigado de la zono, ni revenas kaj trovas ĝin denove plena je eksplodiloj pro tiuj bombadoj. Ĝis nun, la skipoj taskitaj pri forprenoj de la municioj malembarasis pli ol 2 700 municioj diverstipaj, kies plejparte estis minoj ».

Raed Hasoun – El la Siria Civitana Protekto

La civiluloj, kiuj vivas en la militaeroj en Sirio scias tion : morto kaj kaoso povas veni tiel de la ĉielo kiel de la grundo, sur kiu ili paŝas ĉiutage. 

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }