Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 novembre 2021 1 29 /11 /novembre /2021 16:15

29/11/2021

Manifestacio kontraŭ la aerpoluado

Miloj da personoj surstratiĝis en la tuta lando, interalie en Beogrado, por denunci la kvaliton de la aero en la serba ĉefurbo ; la aŭtoritatoj estas akuzataj, ke ili manipulas la datumojn, por malaltigi la sojlojn de poluado, konsiderataj danĝeraj.  

« La raporto de la Eŭropa Agentejo por la medio mencias, ke la morteca procento ligita al la poluado en Serbio estas la plej alta en Eŭropo. Beogrado estas la plej poluata ĉefurbo en Eŭropo. Almenaŭ 15 urboj de Serbio estas pli poluataj ol la plej poluata de Eŭropa Unio. Ja la serba registaro kondukis nin al tiu situacio. 15 000 personoj mortis pro la poluado. Tio reprezentas po 50 mortintojn tage, t.e pli ol la Kovim-19. Kaj ni nenion diras kaj faras pri tiu temo », diris Bojan Simisic, aktivulo ĉe la NeRegistara Organizaĵo Eco Guard.

https://fr.euronews.com/2021/11/29/serbie-manifestations-contre-la-pollution-de-l-air

Franca :  https://www.youtube.com/watch?v=IkEmDLM9ugs

Itala : https://www.youtube.com/watch?v=JbXsVVjcFLU

Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=YlOOgrFioTY

Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=aGWfiRn_sCA

Rusia : https://www.youtube.com/watch?v=rbbDdjAPwGc

Manifestacioj kontraŭ la leĝo pri eksproprietigo ligita al minprojektoj

Alvoke de pluraj kolektivoj de ekologiistaj civitanoj, interalie en la sociaj retoj, miloj da Serboj surstratiĝis. Ili forpuŝas la novan leĝon pri eksproprietigo kaj alia pri referendumo, kiu laŭ ili estas instrumentoj por trudi industriajn projektojn, nocajn por la medio.

Ili ne estis multnombraj, tamen decidemaj. Pluraj miloj da protestantoj, en Beogrado kaj en provinco, blokadis la urbo-centrojn kaj ĉefajn vojojn. La polico, superŝutita, ne sukcesis malhelpi tiun senprecedencan mobilizadon.

Kelkajn metrojn for de impona polica aranĝo, Bogdan 50-jara, eksplikas, kiel la homamaso mastris la situacion : « Ni sukcesis blokadi la aŭtovojon en pluraj lokoj kaj tiuj, kiuj volis kuniĝi kun ni komprenis, ke ili ne pasos pro la polico, ili tiam decidis per si mem blokadi aliajn vojkruciĝojn. Bonege ! »

 

Leĝoj por favori minon de litio

Multaj manifestaciantoj koleras kontraŭ la truda baloto de du leĝoj, kiuj favoras projekton pri mino de litio kondukita de Rio Tinto, kaj kiu kristaligas la opoziciojn de pluraj monatoj. Dum ĝeneralaj balotoj estas antaŭviditaj en 2022, la manifestacio estis ankaŭ okazo kontraŭi la potencon.

Senlaborulino ekribelas : « Nun ili volas trudi al ni leĝon pri eksproprietigo, laŭ kio iu ajn povus preni al ni niajn terojn nome de fremdaj investistoj. Mi bedaŭras, ke ni ne estu pli multnombraj sur la stratoj por blokadi la landon ĝis nia liberigo de tiu reĝimo. »

En Beogrado, la blokado haltis trankvile, sed en aliaj urboj, interpuŝiĝadoj kaj arestoj okazis. En Ŝabak, la homamaso sieĝis la policejon kaj akiris liberigon de siaj kamaradoj. La manifestaciantoj intencas rekomenci sian mobilizadon venontsemajne.

https://www.rfi.fr/fr/europe/20211128-serbie-manifestations-contre-des-lois-d-expropriation-li%C3%A9es-%C3%A0-des-projets-miniers

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }