/image%2F0553642%2F20211105%2Fob_ad6217_3532414.jpg)
05/11/2021
Antaŭ kelkaj tagoj, la tundro ekflamiĝis en rusia Ekstrem-Oriento.
Laŭ Greenpeace, tio estas konsekvenco de la klimata varmiĝo.
Merkredon la 3an de novembro, la tundro ekflamiĝis, dum en tiu sezono ĝi kutime estas kovrita per neĝo.
La temperaturo atingas –10 gradojn en la regiono Madagano, for Oriente de Rusio.
Pluraj centoj da hektaroj brulas. Provante haltigi la incendion, rusoj utiligas improvizitajn rimedojn : kelkajn branĉojn de abio.
« La veturiloj estas survoje, sed la akvo glaciiĝis pro la malvarmo », konfidas viro. La helpo fine alvenis kaj sukcesis haltigi la antaŭeniron de la flamoj.
Ĉu konsekvenco de la klimata varmiĝo ?
Laŭ la NeRegistara Organizaĵo, tio estas konsekvenco de la klimata varmiĝo.
Rusio unue minimumigis la fenomenon, sed komencas ŝanĝi sian opinion. Tamen la fortaj agoj plu estas atendataj, laŭ la ĵurnalisto Luc Lacroix.
An unseasonably rare forest fire has engulfed the Russian tundra — the latest freak weather event as the country faces mounting impacts of climate change
— The Moscow Times (@MoscowTimes) November 3, 2021
More: https://t.co/M2kam1mhTL pic.twitter.com/58uHLWac2z