Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 novembre 2021 2 02 /11 /novembre /2021 19:23
Miguel Medina, AFP

02/11/2021

Bildo : « Nun, mi pli bone  komprenas la difinon de la vorto rasismo » : la ekologiista aktivulino Vanessa Nakate estis eltranĉita de foto en Davoso.

Supre: foto originala

Sube: foto publikigita

« Ni ne povas manĝi karbon ». Tiu devizo fariĝis la mantro de la juna uganda aktivulino Vanessa Nakate, kiu gurdas sian mesaĝon en la tuta mondo por provizi voĉon al la komunumoj plej vundeblaj fronte al la klimata ŝanĝiĝo. 

En la aleoj de la konferenco-centro de Milano, kie ŝi estis aplaŭdita fare de 400 junuloj el la tuta mondo, por ellabori sian vizion pri la klimata agado, la junulino 24-jara eĉ surhavas sur sia ŝvitĉemizo tiun devizon kiel standardon folkigitan per dikaj verdaj leteroj, kaj fabrikita de ŝia fratino : en la angla « WE CANNOT EAT COAL » (« Ni ne povas manĝi karbon »).

« Estas multe por fari sed mi opinias, ke la unua afero por trakti estus meti finon al la investoj en la projektoj pri fosiliaj energioj ». « Ĉar ni ne povas manĝi karbon, trinki petrolon, kaj spiri gason ».

Laŭ ŝi, plu konstrui karbo-centralojn, naftoduktojn kaj gasoduktojn estas la pruvo, ke la estroj de la planedo ne vere engaĝiĝas por la klimato.

« Se iu vere prizorgus la vivon de la komunumoj kaj de la loĝantoj submetitaj al la plej gravaj efikoj de la klimata krizo, tiam vera estreco estus haltigi la investojn » en tiuj projektoj, ŝi opinias.

Tiu lukto kontraŭ la fosilaj energioj kaj ties emisioj de forcejefika gaso estus utila al la planedo ĝenerale, sed ĉefe al « tiuj, kiuj estas ĉe la unua fronto en tiu krizo, kaj kiuj ne kulpas », ŝi pledas, tamen kontenta ĉar ŝi povas « amplifiki » la voĉon de tiuj plej malriĉaj loĝantoj.

 

« La espero kuraĝigas min »

Por helpi sian komunumon, la diplomita pri administrado de la entreprenoj lanĉis en sia lando, kun sia organizaĵo Rise Up Movement, la projekton « Vash Green Schools », kiu ebligas instali en la kamparaj lernejoj sunpanelojn kaj ekologiajn fornojn, kiuj anstataŭigas la ligno-kuiradon.   

Sed laŭ ŝi, helpi la evolulandojn redukti siajn emisiojn kaj eĉ adaptiĝi al la detruaj efikoj de la klimata ŝanĝiĝo ne sufiĉas. Ŝi volas, ke la riĉaj landoj mobilizu monon por kompensi la suferitajn damaĝojn. Tiu postulo estas vaste dividita en la Sudaj landoj.  

« La perdoj kaj damaĝoj jam estas nun. La estroj devas agnoski tion kaj komenci pagon por tiuj perdoj kaj damaĝoj », gurdis la junulino, kiu sin prezentas kiel aktivulino pri « klimata justico ».

« Koncerne kelkajn aferojn, ni ne povas adaptiĝi ».

« Ni ne povas adaptiĝi je malsato, estingiĝo, al la tradicioj aŭ Historio perditaj », ŝi insistas, reference interalie al la komunumoj, kiuj estos forpelitaj el siaj teroj aŭ devos ŝanĝi sian vivmanieron.

Koncerne sian personan estontecon, ŝi deklaras sin « emociega » de la aplaŭdoj, kiujn ŝi ricevas dum siaj vizitoj en la tuta mondo. Ĝis nun, ŝi vidas sian estontecon prefere « trankvila » en Ugando, kie ŝi estas « nekonata », kaj  kie ŝi deziras fari novajn studojn pri medio. 

Ĉio ĉi sen forlasi sian lukton. « La espero kuraĝigas min postuli daŭre klimatan justicon. »

« Kun vizio kaj imago pri la estonteco, kiun ni meritas, mi esperas, ke mi povos daŭre paroli laŭte, kaj ke la aferoj bone turniĝos. »   

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }