Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 novembre 2021 4 04 /11 /novembre /2021 22:03
ROMY ARROYO FERNANDEZ / NURPHOTO / AFP

04/11/2021

Protekto de la arbaroj, karbon-neŭtraleco de la entreprenoj… ritme de la tamburoj, pluraj centoj da medidefendantoj denuncis merkredon sur la stratoj de Glasgovo tion, kio okazas dum la COP26, kaj kion ili konsideras « ekomaskerado ».

Laŭ tiuj manifestaciantoj, simbole verdvestitaj aŭ provizitaj per kuiriloj, la grandaj anoncoj menciitaj ĝis nun dum la UN-konferenco pri klimato, kiu daŭros ĝis la 12an de novembro en tiu skota urbo, ofte resumiĝas je « ekrano de verda fumo ».  

Respondante al la alvoko de la movado Extinction Rebellion, ili elmontris afiŝtabulojn petantajn « agojn » kaj « finon de la fosiliaj energioj ».

« Ni denuncu tiujn entreprenojn kaj tiujn registarojn, kiuj pretendas fari ion – nome verdan programon – sed kiuj (...) faras la tutan malon kaj detruas la planedon », financante senarbarigon aŭ ekstratadon de fosiliaj energioj, denuncis Richard Baxter, instruisto 60-jara.   

Prefere ol ĉasi la fantomojn per la ekipaĵoj de « Ghostbusters » kion li surhavis, li ĉasas tiujn, kiuj praktikas « ekomaskeradon », li eksplikis, ĉar necesas « veraj engaĝiĝoj sekvataj de agoj (...), ne post dek aŭ dudek jaroj, sed nun ».

« La estroj devas konsideri la klimatan ŝanĝiĝon tiel serioze kiel ili faris koncerne la Kovim : ili agadu rapide, ĉar malmulte da tempo restas al ni por procedi al la necesaj ŝanĝoj » -  Mei Moore - Londana hejmpatrino 45-jara

Kun prognozo pri varmiĝo de la planedo limigita je +1,5°C, la landoj estas instigitaj fari pli por bremsi la klimatan ŝanĝiĝon kaj protekti la loĝantojn el la jam kurantaj katastrofoj. La COP26 estas pro tio konsiderata kiel decidiga.

Post du tagoj da pintkunveno de la Ŝtatestroj kaj registarestroj kaj anoncoj pri lukto kontraŭ senarbarigo kaj redukto de metangaso en la atmosfero, la privata sektoro ankaŭ mobiliziĝis. Pluraj centoj da financaj aktoroj nun engaĝiĝis por atingi karbo-neŭtralecon.

Laŭ la aktivulino Lou Romain, 27-jara, la solvo necesigas kriminaligon de « ekocido », nome « amasa detruado de la ekosistemoj ».

« Engaĝiĝoj okazas de dudek jaroj », ŝi eksplikas. « Vera admono estus necesa ».        

28/10/2021

Internacia Amnestio postulas urĝan helpon al Madagaskaro, kiu  alfrontas sekecon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/internacia-amnestio-postulas-urgan-helpon-al-madagaskaro-kiu-alfrontas-sekecon.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }