21/11/2021
Bildo : bebo mortis kaj virino abortis apud la landlimo inter Pollando kaj Belorusio.
La iniciativoj de subteno al la migrantoj multobliĝas en Pollando, dum la konflikto inter Pollando kaj Belorusio daŭras. Tiu ĉi estas akuzata, ke ĝi serĉas aliajn pasejojn por enirigi la migrantojn en Eŭropan Union.
Dekoj da personoj kolektiĝis sabaton en la urbo Hajnówka, oriente de la lando, por manifesti sian solidarecon kun la migrantoj blokitaj ĉe la belorusia landlimo. Ili petas de sia registaro, ke ĝi lasu la NeRegistarajn Organizaĵojn labori kaj helpi la migrantojn.
Lasu la NeRegistarajn Organizaĵojn helpi la migrantojn.
« Tion, kion ni petas nun de la pola registaro, eksplikas Kaja Jasienko, advokatino de Vroklavo estas : Bonvolu malfermi homhelpan koridoron, lasu la humanitaran kaj la medicinan organizaĵojn eniri en la arbaron, en la malpermesitan zonon. »
« Mi volas helpi tiujn homojn, tiujn infanojn », petegas siaflanke Agnieszka Jusis, volontulino veninta de Varsovio. « Mi opinias, ke ni devus agadi. Eĉ se ni nur protestas, ni montru al nia registaro, al nia prezidento, nia Ĉefministro, ke ni ĉeestas, ke ni ne konsentas kun ilia sinteno. »
La pola polico diskonigis bildojn de la zono situanta laŭlonge de la landlimo kun Belorusio (apud Kuznica) tute malplenigita de siaj migrad-kampoj. La najbara lando anoncis, ke ĝi delokis la ĉirkaŭ 2 000 migrantojn, kiuj vivis en malvarmegaj kondiĉoj en stokejo.
Du novaj provoj de landlima transiro
Sed Pollando opinias, ke tiu situacio estas manovro de Belorusio, kiu laŭ la ministro pri defendo, provas alkonduki pli malgrandajn grupojn da migrantoj al aliaj enirejoj en EU. Laŭ la belorusia prezidento, tiuj akuzoj estas tute falsaj. Aleksandro Lukaŝenko asertas, ke « tio estas tute neebla », ke liaj soldatoj helpu migrantojn trapasi la landlimon.
Pollando tamen informis vendredon pri du novaj provoj de landlima transiro, ĉe la orienta limo de Eŭropa Unio. Unu el ili konsistis en 500 migrantoj, inter kiuj kelkaj lanĉis ŝtonojn kaj larmigajn bombojn. 45 migrantoj ŝajne estis arestitaj en Varsovio.
Franca :https://www.youtube.com/watch?v=XLC7kP1hE5Y
Angla : https://www.youtube.com/watch?v=y-drse3Qoyk
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=EJk2M2j3gHI
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=sWLriglGkOU
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=WFp3jUVKouY
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=mMzOmUX8lx0
Rusa : https://www.youtube.com/watch?v=7i1TaWb0Zt4
14/11/2021
Krizo ĉe la landlimo inter Eŭropa Unio kaj Belorusio : aktivuloj kaj NeRegitaraj Organizaĵoj submetos la aferon ĉe la Internacia Punkortumo
13/06/2021
En Zarzis, la « Afrika Ĝardeno » akceptas la kadavrojn de la migrantoj elĵetitaj el la Mediteranea maro