24/11/2021
La reformo pri agrikulturo estis balotita en septembro 2020 por ebligi al la agrikulturistoj vendi sian produktaĵon al la aĉetantoj laŭ sia elekto, prefere ol turniĝi ekskluzive al la merkatoj kontrolitaj de la Ŝtato, kaj kiu certigas al ili prezon de minimuma subteno (PMS) por kelkaj varoj.
Okaze de amasaj manifestacioj, multaj malgrandaj agrikulturistoj kontraŭis tiun reformon de novembro 2020. Ili konsideris sin minacitaj de tiu liberalismigo, kiu laŭ ili riskas devigi ilin forvendi siajn varojn al la grandaj entreprenoj.
Amasa krizo
De tiam, la agrikulturistoj tendumas sur la vojoj ĉe la pordoj de Nov-Delhio, kie solidareca reto stariĝis.
Ĉiutage, traktoroj liveras kariolojn da ligno kaj manĝaĵoj.
Tiu agrikultura movado konsistigas un el la plej grandaj defioj, kiun frontis la lando de post la alveno ĉe la potenco de Narendra Modi en 2014.
La movado estis forte subtenita kaj diskonigita de famuloj kiel Rihanna aŭ la aktivulino Greta Thunberg, ĉar la agrikultura sektoro pezas pli ol 15% el la malneta enlanda produkto, kaj ebligas la vivtenon de 58% el la loĝantaro, kio reprezentas 800 milionojn da personoj.
De antaŭ jaroj, la nombro de kamparanoj, kiuj sin mortigas daŭre kreskas.
En 30 jaroj, 300 000 barataj agrikulturistoj sin mortigis. Pro tio senĉese kreskas la ribelo.
Du jarojn antaŭ la ĝeneralaj balotoj, kaj malfortikiga pro sia administracio de la pandemio de Kovim-19, Narendra Modi ĉefe timis, ke tiuj amasaj manifestacioj havu influon en sia balotkampanjo.
« Tio estas bona novaĵo por la ŝancelita demokratio de Barato », reagis en la "New York Times" Gilles Verniers, profesoro pri politikaj sciencoj ĉe la universitato de Akoŝo, kiu opinias, ke tiu venko povus revigligi la baratan demokration.
« Tio montras, ke aspektoj pli konkretaj de la ekonomia partopreno, kiel civitanaj manifestacioj, povas ricevi sukceson ».
Restas nun trovi kiel solvi la agrikulturan krizon. La manifestaciantoj postulas siaflanke leĝon, kiu garantiu minimuman prezon por la rikoltoj.
/image%2F0553642%2F20211124%2Fob_d210d9_64721-004-f9afb2b6.jpg)
/image%2F0553642%2F20211124%2Fob_8072eb_image-0553642-20210126-ob-094543-un-ma.jpg)