Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 novembre 2021 7 14 /11 /novembre /2021 16:11
Foto AFP/ Leonid SHCHEGLOV

14/11/2021

De kiam pluraj centoj da migrantoj provis transpasi la landlimon, antaŭ kelkaj tagoj, apud la kontrolposteno de Kuźnica en Pollando, la polica kaj militisma ĉeesto neniam estis tiel impona en la regiono.

Pasintan vendredon, dum gazetkunveno organizita en apuda arbaro, la grupo de aktivuloj, kiuj provas helpi la migrantojn, kaj kiuj sukcesis atingi la malpermesitan zonon asertas, ke la savoperacoj ege malpliiĝis ĉi-semajne.

« Mi opinias, ke ĝis nun, ni senintence kunagas kun Lukaŝenko. Li atendas de ni, ke ni repuŝu tiujn homojn », eksplikas Kalina Czwarnog, aktivulino ĉe Fundacia Ocalenie. « Se ni liverus al ili humanitaran helpon kaj ebligus al ili peti azilon, mi opinias, ke pri tio li ne atendus ».

Unu el la grupoj da aktivuloj ĉeestantaj surloke, kaj la Helsinko-komitato por la Homaj rajtoj (HKHR) submetos la aferon ĉe la internacia Punkortumo de Hago. Ili intencas denunci suspektatajn krimojn kontraŭ la Homaro plenumintajn de Belorusio.

 

« La silentaj herooj estas tiuj, kiuj helpas surloke »

Ili admonas ankaŭ Eŭropan Union pritrakti la krizon ene de siaj propraj landlimoj.

La nuna krizo tuŝas ankaŭ la polan surlokan loĝantaron.

« Krom la fakto, ke tutsimple ni ne povas toleri forpuŝi kaj lasi la homojn morti en nia propra lando, tio profunde traŭmatizas la surlokan komunumon », deklaris Magdalena Biejat, membro de la opozicio (partio Razem) ĉe la pola Parlamento. Laŭ ŝi : « La surloka komunumo agadas el miriga maniero. Tiuj silentaj herooj helpas surloke la personojn, kiuj alvenas. Kaj ili agadas solaj, sen subteno de la pola registaro ».

Ĉi-sabate, la polico konfirmis, ke la korpo de siria junulo ja estis malkovrita tagon antaŭen en la arbaro, en alia loko de la landlimo inter Belorusio kaj Pollando.  

Laŭ la amaskomunikiloj, 11 personoj ŝajne jam mortis dum tiu krizo.

09/11/2021

Migrantoj ĉe la landlimo kun Pollando : kion ludas Belorusio ?

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/migrantoj-ce-la-landlimo-kun-pollando-kion-ludas-belorusio.html

10/11/2021

Pola eks-partizanino 94-jara defendas la migrantojn kaj Eŭropan Union

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/pola-eks-partizanino-94-jara-defendas-la-migrantojn-kaj-europan-union.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }