Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 novembre 2021 7 07 /11 /novembre /2021 19:15
JONAS GRATZER/LIGHTROCKET VIA GETTY IMAGES

07/11/2021

Inter la konsekvencoj de la klimata varmiĝo figuras unue tiuj 200 000 personoj, kiuj povus esti kondukitaj forlasi siajn regionojn de nun ĝis la jaro 2050.

En Barato, la klimataj rifuĝintoj estas pli kaj pli multnombraj.

Oriente de Barato, du insuloj el kvindek jam estas subakvigitaj pro la leviĝo de la akvo kaj la ciklonoj en la Ganga Delto. Pluraj klimataj rifuĝintoj jam migras de tero al alia, laŭ la naturkatastrofoj.

« Kiam ciklono alvenas, mi kunprenas miajn infanojn kaj mi forkuras. Mi fermas la domon sed mi ne scias kien iri por esti en sekureco (...) neniu loko ŝajnas sekura », atestas Tuki Rani, unu el la loĝantinoj.

 

250 milionoj da klimataj rifuĝintoj de nun ĝis 2050 laŭ UN

Ses monatojn post la pasado de ciklono, multaj el tiuj loĝangoj vivas en kabanoj aŭ en lokoj, kie resursoj kruele mankas.

« Ĉi tie ni ne trovas freŝajn nutraĵojn, neniu povas kultivi aŭ rikolti. Kio maltrankviligas min estas kiel mi sukcesos nutri mian familion », deklaras rizkultivisto.

Barato estas la tria lando, kiu plej emisias forcejefikan gason monskale. UN opinias, ke 250 milionoj da personoj estos devigataj formigri pro la klimataj incidentoj de nun ĝis la jaro 2050.

Klimato : mobilizadoj en la mondo postulas decidojn kontraŭ la plivarmiĝo

Dekoj da miloj da personoj paŝadis sur la stratoj de Glasgovo por postuli agojn fronte al la klimata perturbo.

En momento, kiam okazas la COP26, la manifestaciantoj postulas interalie decidojn por la malriĉaj landoj de Sudo, kiuj jam suferas pri la varmiĝo.

Kolektiĝoj okazis pasintan sabaton en la tuta mondo.

En Londono, almenaŭ mil aktivistoj kolektiĝis antaŭ la Angla Banko, por krii, ke « dua planedo ne ekzistas ».

Laŭ Sue Hampton, 64-jara, manifestaciantino de Hertfordshire : « La nura forto, kiu ŝajne progresigas la aferon, jen en la publika opinio, jen en la registaroj, estas la popolo, la potenco de la popolo ». 

« Se Greta Thunberg, Extinction Rebellion kaj ĉiuj ĉi manifestacioj ne ekzistus, la politikistoj ne moviĝus. Ni devas konservi tiun elanon ».    

En Bruselo, la polico arestis grupon de aktivistoj de la movado Extention Rebellion, kiuj kuŝis sur la ŝoseo.   

La aktivistoj planis tiri ŝipon ĝis la Parlamento kiel simbolo de plivarmiĝo.

En Turkio, kiu suferas pri ripetita sekeco, la klimataj aktivistoj surstratiĝis en komerca kvartalo de Istanbulo, por postuli urĝajn decidojn.

Laŭ Baris Gencer Baykal, docento ĉe la Universitato Yeditepe : « La COP26 formulis celojn por la jaro 2050, sed ni volas, ke la eliro el karbo estu plifruigita. Oni ne plu povas prokrasti, la klimata ŝanĝiĝo pli kaj pli sentiĝas ».

Laŭ la lastaj taksadoj de Unuiĝintaj Nacioj, la mondo direktiĝas nun al « katastrofa » plivarmiĝo je plus 2,7 gradoj kompare kun la antaŭ-industria periodo.         

neniammilitointerni - dans Medidetruado medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }