Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 novembre 2021 5 12 /11 /novembre /2021 19:06

12/11/2021

La indiĝenino Txai Suruí 24-jara logis la tutan mondon, kiam ŝi esprimiĝis dum la malfermado de la COP 26, tiu pintkunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri la klimato.

Ŝia parolado estigis kritikojn de la prezidento Jair Bolsonaro, kiu menciis ŝin sen eldiri ŝian nomon kaj deklaris, ke ŝi partoprenis al la COP por « ataki Brazilon ».

La prezidento ne iris al la konferenco, kiu okazis en Glasgovo.

« Post mia parolado, la prezidento Jair Bolsonaro atakis min, ĉu ne ? dirante, ke mi venis ĉi tien por ataki Brazilon », deklaris Txai Surui al la ĵurnalistino Nathalia Passarinho, kiu raportis de Skotlando.

« Sed fakte, mi venis por raporti pri la realeco de la indiĝenaj popoloj ».

« Post mia parolado, mi ricevis multajn rasismajn, mizoginajn, malamegajn mesaĝojn en la sociaj retoj. Falsaj informoj deziris miskredigi miajn dirojn, mian personon. Tiu lukto tamen ne nur estas mia », ŝi aldonis.

Txai apartenas al la etno Paiter-Suruí. Ŝia patro, Almir Surui, estas unu el la plej konataj indiĝenaj gvidantoj en la lando, kaj li severe kritikas la registaron de Jair Bolsonaro. Ankaŭ ŝia patrino, Ivaneide, estas aktivulino.

La junulino estas la unua en sia popolo, kiu studas jurosciencon, kaj ŝi estas en la lasta duonjaro de sia kursaro.

Ŝi kreis la Movado de la Indiĝena Junularo de Rondonio komence de la jaro 2021. La organizaĵo enkalkulas jam ĉirkaŭ 1 700 membrojn.

 

Plendo kontraŭ la brazila Ŝtato

Ĉi-jare, la juna aktivulino intense agadis. En aprilo, kun kvin aliaj junuloj, ŝi plendis kontraŭ la brazila Ŝtato ĉe la tribunalo de San-Paŭlo pro ne-respekto de ĝiaj klimataj engaĝiĝoj. Pli precize, la plendo havas kiel celon nuligi tekston, ekvaliditan pasintan decembron, kiu ebligas al Brazilo emisii pli da forcejefikaj gasoj ol promesitaj por 2030.

02/11/2021

« Ni ne povas manĝi karbon » : jen la devizo de la aktivulino Vanessa Nakate

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/11/ni-ne-povas-mangi-karbon-jen-la-devizo-de-la-aktivulino-vanessa-nakate.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }