/image%2F0553642%2F20211103%2Fob_f9a8e8_water-shortage-mena.png)
03/11/2021
La estroj de multaj landoj renkontiĝas nun en Glasgovo por la COP26, decidiga pintkunveno pri la klimato. Estas la okazo elvoki la detruajn konsekvencojn de la klimata varmiĝo en la mondo. En Irako, la varmoj superas 50% dum la somero, kaj la manko de akvo bedaŭrinde kaŭzos estontece amasajn delokitojn de loĝantaroj.
Norde de la iraka ĉefurbo, Taleb Hamid, agrikulturisto 68-jara, iras al sia kampo, aŭ pli ĝuste, al tio, kio restas de ĝi. Pro manko de sufiĉa akvo en la lando, tiu agrikulturisto ne sukcesas plu vivigi siajn plantaĵojn.
« La nivelo de la riveroj estas tre malalta, do ni boris putojn kaj instalis pumpojn por irigacii la kampojn. La problemo estas, ke tiuj pumpo-stacioj ne ĉiam funkcias, pro elektro-interrompoj en la lando.»
Tiujn lastajn jarojn, pro manko de rentabilitato, multo el ili revendis siajn kampojn. Sed la akvo-krizo ne limiĝas je la agrikulturistoj : akiri trinkeblan akvon fariĝis pli kaj pli komplika en Irako.
« Nun, ni estas devigataj aĉeti akvo-botelojn por trinki, incitiĝas Khamis Hamid, najbaro de Taleb, kun akvo-botelo enmane. Kaj tio kostas ĉirkaŭ 60 dolarojn monate ! Ni estas malriĉaj, tio reprezentas multe da mono por ni… »
Kulpas pri tio, la klimata varmiĝo sed ne nur, aldonas alia loĝanto de la vilaĝo :
« Ni dependas de niaj riveroj por akiri akvon. Unu estas nur kilometron for, sed ĉar baraĵoj estis konstruitaj norde, en Turkio kaj Irano, la nivelo multe malaltiĝis. Do alvale, ni nenion plu havas ! »
La rezultato estas, ke multaj Irakanoj estas devigataj forlasi siajn terojn por iri al la urboj aŭ al loko, kie la klimata varmiĝo ne ankoraŭ iĝis neeltenebla.