Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 novembre 2021 6 06 /11 /novembre /2021 15:06
Foto : Handout

06/11/2021

Malgraŭ la morto-minacoj, la kolombia juna aktivulo Francisco Vera ne rezignas. Nur 12-jara, li faris de la ekologia lukto sian vivmotivon kaj iris al Glasgovo por la COP26, kiun li dokumentas en la sociaj retoj.

Same kiel la sveda Greta Thunberg, ĉie en la mondo, la junularo pli kaj pli mobiliziĝas por batali por la medio. Tio estas la kazo de Francisco Vera. Malgraŭ sia aĝo, tiu medidefendanto sentas sin koncernata de la temo de antaŭ pluraj jaroj.

« Mi kreskis en la montoj kun anasoj, kokinoj, kaproj kaj birdoj, li konfidis al la BBC. Tio instigis min defendi la bestajn rajtojn kaj poste fariĝi ekologiista aktivulo ».

En video diskonigita de la hispana ĵurnalo El País, Francisco Vera filmas en la COP26 kaj ŝajnas kontentega partopreni la pintkunvenon. Surloke, li aliparte renkontis Greta Thunberg kaj interparolis kun ŝi.

Ŝi gratulis lin kaj deklaris : « Vi estas inspira fonto por multaj junuloj en la mondo, kaj ĉefe por mi ».

En Kolombio, la etoso estas danĝera por la medidefendantoj, substrekas El País :

« De antaŭ du jaroj, Kolombio estas lando, kiu afiŝas rekordon pri la nombro de murdoj de ekologiistaj aktivuloj, 65 personoj estis mortigitaj en 2020, laŭ la NRO Global Witness. »     

Pro tio, la morto-minacoj lanĉitaj kontraŭ Francisco Vera estis serioze konsiderataj fare de Iván Duque, prezidento de Kolombio.

Laŭ la kolombia magazino Semana, li deklaris : « Ni persekutos la huliganojn, kiuj minacas tiun infanon, tio estas netolerebla. Tiuj, kiuj faris tion aperos ĉe tribunalo ».  

La knabo estis celita per minacoj post publikigo en Tvitero de unu el liaj videoj, en kiu li petas de la kolombia registaro, ke ĝi provizu konvenan konekton al Interreto.

La celo estis ebligi al ĉiuj lernejanoj sekvi la kursojn organizitajn distance pro la pandemio.

Sed la minacoj ne malkuraĝigis Francisco Vera, tute male. De Glasgovo, li daŭrigas sian lukton por pli bona mondo.    

Camille Dalicieux

En la video, Francisco Vera deklaras :

« Tiu temo pri la klimato kaj klimata ŝanĝiĝo, estas ankaŭ ligita al la perdo de biodiverseco kaj kompreneble de ĉiuj ekosistemoj damaĝitaj de la industria keskado kaj progreso. Pro tio, mi invitas ĉiujn amerikajn popolojn esprimiĝi kaj atentigi la registarojn de la tuta mondo pri ĉiuj ĉi temoj ».

https://www.facebook.com/franciscoactivistaoficial

https://twitter.com/franciscoactiv2?fbclid=IwAR3fTpp0U48NHwA7BTtMBqP2vpbZ3LJhzm2brnkkxJXrLAzx6Phvc3peybo

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }