Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 novembre 2021 4 25 /11 /novembre /2021 22:06

25/11/2021

La administracia tribunalo de Tuluzo agnoskis « senkulpan respondecon » de la Ŝtato.

La Ŝtato estis kondamnita, ĵaŭdon 25an de novembro, monkompensi la familion de Rémi Fraisse, tiu manifestacianto mortigita dum sturmo de ĝendarmoj, sur la areo de la projekto pri la baraĵo de Sivens, en la departemento Tarno en 2014, anoncis la administracia tribunalo de Tuluzo.

La tribunalo agnoskas « senkulpan respondecon de la Ŝtato en la morto de Rémi Fraisse post la interveno de la kontraŭ-ribelaj fortoj (...) kaj monkompensas la rajtantojn de la viktimoj pro ilia morala damaĝo ĝis sumo de 46 400 eŭroj ».

La 26an de oktobro 2014, la botanikisto 24-jara estis mortigita de la eksplodo de ofensiva grenado OF-F1, ĵetita de movebla ĝendarmo, dum perfortaj alfrontiĝoj sur la konstruejo de la kontestita akvodetenejo de Sivens. Kelkajn tagojn post la morto de Rémi Fraisse, la registaro interrompis la uzadon de tiaj grenadoj fare de la kontraŭ-ribelaj fortoj, antaŭ ol definitive malpermesi ilin plurajn monatojn poste.

Malpravigita de la puntribunalo, la familio Fraisse turniĝis al la administracia justico por akiri agnoskon de la respondeco de la Ŝtato.

Arié Alimi, la advokato de la patro de la ekologiista aktivulo deklaris :« La puna kaj administracia justico ne povas agnoski la kulpon de la Ŝtato kaj de la ĝendarmo. Pro tio, la Eŭropa Kortumo pri Homaj rajtoj, al kiu la afero estis jam submetita, estos taskita decidi pri la afero ».

La tribunalo « agnoskis senkulpan respondecon de la Ŝtato kaj konsideras, ke Rémi Fraisse plenumis "kulpan nesingardon". Tiu decido enskribiĝas en la logiko de senkulpa ordono decidita en marto 2021 fare de la punjustico », bedaŭris la advokato.   

https://www.francetvinfo.fr/monde/environnement/barrage-de-sivens/mort-de-remi-fraisse-le-tribunal-administratif-de-toulouse-condamne-l-etat-a-indemniser-la-famille_4858535.html

https://www.youtube.com/watch?v=92_TeKgVQEE            

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }