Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 novembre 2021 1 01 /11 /novembre /2021 22:23

01/11/2021

Dum ĝi estas unu el la landoj, kiuj malplej poluas, Gambio estas tamen tre vundebla fronte al la klimata ŝanĝiĝo. 

Gambio estas unu el la landoj, kiuj malplej poluas, ĝia kabon-soldo estas malgrandega : apenaŭ 0,01%, malproksime de la 28% de Ĉinio aŭ 14% de Usono. Paradokse, ĝi estas unu el la plej vundeblaj fronte al la klimata ŝanĝiĝo. Gambio alarmas de jaroj. Okaze de la malfermo de la COP 26 en Glasgovo dimanĉon 31an de oktobro, gambia delegacio iris al Skolando por alvoki la riĉajn landojn, ke ili respektu siajn engaĝiĝojn koncerne la redukton de forcejefikaj gasoj.

Bubu Pathé Diallo estas unu el la gambiaj intertraktantoj. Li estas meteologiisto kaj spertulo pri la klimata evoluo.

« La klimata ŝanĝiĝo estas ĉefa problemo en Gambio kaj la situacio daŭre pligraviĝas, li bedaŭras. Kaj tio videblas : promenante sur la marbordo, vi vidos la konsekvencojn de la marborda erodo. »

 

La aŭtoritatoj multobligas la iniciativojn

Por bremsi la akvoleviĝon, la aŭtoritatoj multobligas la iniciativojn : miloj da kokosarboj estis plantitaj sur la plaĝoj, rokoj estas staplitaj laŭlonge de turismaj kompleksoj.    

La marleviĝo ankaŭ endanĝerigas la kulturojn, interalie la rizkampojn. Ĉi tie sude de Gambio, laŭlonge de la landlimo kun Senegalo, la oceano senhalte  antaŭeniras.

« Ĉiujare, la maro iom post iom antaŭeniras », substrekas Musa. Tiu Senegalano venis fiŝkapti en la gambia akvo. « Se tiu daŭras, la maro atingos la rizkampojn. Tio estas katastrofa », li aldonas.

La klimata ŝanĝiĝo estas realo por tiuj loĝantoj. Ĉi-jare, pluraj ekstremaj meteologiaj fenomenoj balais la landon.

« Ni alfrontis tempestojn, kiuj kaŭzis gravajn damaĝojn, memoras Bubu Pathé Diallo. Ni neniam vidis tion antaŭe. Tempestoj, kiuj senradikigis arbojn, ŝiris tegmentojn kaj damaĝis nian elektran reton. »

 

« El mia tuta vivo, mi neniam vidis tion »

Pasintan julion, tempestoj okazigis almenaŭ dek viktimojn kaj delokis tutajn familiojn. 

« Ni estis en la domo, kiam la tempesto eksplodis. Ni spertis fortajn pluvojn kaj buraskojn. Tio daŭris tre longtempe. Tiam, nia tegmento forflugis. Mi prenis miajn gefilojn kaj rifuĝis ĉe niaj najbaroj. El mia tuta vivo, mi neniam vidis tion », mencias Fatu, patrino de kvar infanoj.

31/10/2021

COP26 : centoj da medidefendantoj kolektiĝis en Glasgovo, Skotlando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/10/cop26-centoj-da-medidefendantoj-kolektigis-en-glasgovo-skotlando.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }