Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 novembre 2021 6 20 /11 /novembre /2021 18:57
Bildo : Thomas Peter/Reuters

20/11/2021

En miriga video enretigita en Jutubo, ĉino nomata Guanguan montras bildojn de 18 malsamaj lokoj de detenado en la speciala administracia regiono de Ŝinĝjango, kie 1 ĝis 2 milionoj da Ujguroj estas detenitaj.

La video estas preskaŭ nekredebla, se oni konsideras la kuraĝan agadon de la junulo. Dum dudek minutoj, juna ĉino, kiu sin nomas Guanguan, ne hezitas prezentiĝi fronte al la kamerao per trankvila voĉo por priskribi multajn vidaĵojn de la koncentrejoj, filmitaj laŭ li en 2020 en Ŝinĝjango.

Li iris laŭ li en tiu specifa regiono de la speciala administracia regiono, okcidente de Ĉinio, « por serĉi la lokojn de enfermado de Ujguroj kaj aliaj islamaj malplimultoj », malkaŝitaj de antaŭ kelkaj jaroj fare de spertuloj kaj fremdaj mediatoj, rakontas la retejo Radio Free Asia.

Inter 1 kaj 2 milionoj da Ujguroj ŝajne estas detenitaj en « edukaj kampoj » en Ŝinĝjango. Ili suferas pri multaj specioj de fizikaj turmentoj kaj cerbolavado, en koncentrejoj disigitaj en Ŝinĝjango, okcidente de Ĉinio, kaj kies mapo realigita de spertuloj estis publikigita de Buzzfeed.

Tamen, « pro la striktigoj devigataj de la ĉinaj aŭtoritatoj, la fremdaj ĵurnalistoj ne rajtas aliri Ŝinĝjangon », diras Guanguan. « Sed povas mi », li eksplikas en video tute subtekstita en la angla.

 

Vidpruvo stratnivele

Kelkfoje, tio estas simpla plato en la ĉina lingvo, fotita preterpasante per veturilo, kiu aperigas vojflanke oficialan detencentron. Kelkfoje, ili estas konstruaĵoj precize indikataj sur la mapo, kaj trovitaj ĉe la ĝustaj lokoj menciitaj de la fremdaj esploristoj, kies Guanguan fotas elvokajn bildojn : altaj muroj, sur kiuj stariĝas pikdratoj, kontrolturoj…

Videble akompanata de ŝoforo, Guanguan fotas multajn detenlokojn lokalizitajn danke al la kunlaboro inter Buzzfeed kaj la Australian Strategy Policy Institute (ASPI) surbaze de satelitaj bildoj.

« Sume, li provizas vidpruvojn kaj bildojn de 18 malsamaj detenlokoj, krom forlasita loko », komentas Nathan Ruser, kiu laboras ĉe la esplorcentro ASPI, en tvitmesaĝo citita de la radio.

Impresita de la kuraĝo de Guanguan, Alison Killing, arkitekto kaj geospaca analizisto, kiu kunlaboris al la origina mapo, komentas :

« Tio estas vere utila havi bildojn fotitajn stratnivele, ĉar tio certigas tion, kion ni vidas per satelito kaj helpas nin konfirmi, ke tio, kion ni vidas de la ĉielo estas vere vastega ».

24/07/2020

Homaj rajtoj: Trudlaboro de la Ujguroj: la modindustio estas akuzata pri «kompliceco»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/07/homaj-rajtoj-trudlaboro-de-la-ujguroj-la-modindustio-estas-akuzata-pri-kompliceco.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }