/image%2F0553642%2F20211106%2Fob_9c3709_2021-11-4-zhang-zhan-0.jpg)
06/11/2021
La ĉina civitana-ĵurnalistino Zhang Zhan enkarcerigita, ĉar ŝi filmis la kvarantenigon de Vuhano, unua urbo tuŝata de la Kovim-19, proksimiĝas al morto, avertis ŝia familio.
S-ino Zhang, 38-jara, malsatstrikas de post sia kondamno fine de la jaro 2020 je kvar jaroj da malliberejo pro « instigo al perturbo de la publika ordo », ofta motivo uzata en Ĉinio kontraŭ la politikaj opoziciantoj.
En februaro 2020, tiu ŝanhaja eks-advokatino iris al Vuhano, centre de Ĉinio, por raporti pri la surloka situacio, kelkajn tagojn post la kvarantenigo de la urbego, kie loĝas 11 milionoj da personoj.
Ŝiaj bildoj pri malsanuloj enlitigitaj en la koridoroj de superŝutita hospitalo diskonigis maloftan raporton pri la sanitaraj kondiĉoj en la urbo, kiu suferis la kronviruson.
Ŝi estas nun tre malgrasiĝinta kaj « riskas ne plu vivi te longtempe », avertis ŝia frato, Zhang Ju, pasintsemajne en Tvitero. « Eble ŝi mortos ĉi-vintre ».
« Ŝajnas, ke por ŝi nur plu kalkulas Dio kaj la veroj, al kiuj ŝi kredas », li skribis precizigante, ke li petis de lia fratino, ke « ŝi prizorgu sin ».
La franca novaĵagentejo AFP ne sukcesis kontakti Zhang Ju, dum ŝia patrino rifuzis fari komenton.
La aŭtoritatoj silentas
Pridemandita pri tiu temo, la ĉina ministrejo pri fremdaj aferoj provizis neniujn precizigojn pri la sanstato de S-ino Zhang.
Unu el la porparolantoj Wang Wenbin certigis, ke « Ĉinio estas jurŝtato ».
« Ĉiuj personoj, kiuj malobservas la leĝon estu punindaj », li deklaris dum gazetkunveno, kvalifikante la alvokojn pri liberigo de Zhang Zhan « kontraŭ-ĉina manipulado».
Unu el la advokatoj de la ĵurnalistino, kiu postulis anonimecon menciis, ke la familio petis antaŭ tri semajnoj vizitrajton en la malliberejo por virinoj de Ŝanhajo, sed ne ricevis respondon.
La advokatoj ne havas informon pri la nuna stato de la malliberulino, sed menciis post ŝia kondamno, ke ŝi rifuzas manĝaĵon kaj estas perforte nutrita per nazsondilo.
Kontaktita de la novaĵagentejo, la malliberejo rifuzis fari komentojn.
Ĵaŭdon, Internacia Amnestio alvokis la komunisman reĝimon liberigi Zhang Zhan tuj « tiel, ke ŝi ĉesigu sian malsatstrikon kaj ricevu medicinan kuracadon, kies ŝi urĝege bezonas ».
« La internacia komunumo premu al la ĉina reĝimo por akiri tujan liberigon de Zhang Zhan, antaŭ ol tromalfruiĝu », pledis siaflanke merkredon Raportistoj sen landlimoj (RSL).
Krom Zhang Zhan, almenaŭ tri sendependaj ĵurnalistoj, Chen Qiushi, Fang Bin kaj Li Zehua, estis enkarcerigitaj post ilia enketo pri la epidemia krizo en Vuhano.
/image%2F0553642%2F20211106%2Fob_98055d_seamus-china-wuhan-wide-3e17c53b523f45.png)
/image%2F0553642%2F20211106%2Fob_52eb1d_image-0553642-20201228-ob-695363-chini.jpg)