Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 novembre 2021 6 27 /11 /novembre /2021 20:44

27/11/2021

Alvoke de la opoziciulino Svetlana Ciĥanovskaja, sabaton 27an de novembro estas solidareca tago kun la politikaj malliberuloj en Belorusio.

Laŭ la kalkulo de la Neregistaraj Organizaĵoj, ili nun estas preskaŭ 900.

Ankaŭ Litovio postulas ilian liberigon, kondiĉo al ŝanĝiĝo en Belorusio.

Sendi leteron al politika malliberulo : jen kio estas proponita fari, subtene al la 888 personoj enkarcerigitaj pro iliaj ideoj.

En daŭro de preskaŭ jaro, ilia nombro naŭobliĝis en Belorusio. Tio pruvas, ke la represio daŭras, kaj ne havas limon.

Jana Paliashchuk organizas tiun tagon de solidareco kun la malliberuloj, kelfoje arestitaj pro simpla afero de ŝtrumpetoj : « Ofte, ili estas tre ordinaraj personoj, kiuj troviĝas ĉe la maltaŭga loko, kaj kiuj surhavas ŝtrumpetojn blankaj kun ruĝaj strioj (koloroj de la opozicio). Oni vere riskas areston pro tio ».

 

Preskaŭ 900 politikaj malliberuloj

En la koridoroj de la litovia ministrejo pri fremdaj aferoj, la NRO Viasna, kiu defendas la homajn rajtojn instalis budon, kie oni povas enigi poŝtkarton.

Gabrielius Landsbergis, ĉefo de la diplomatio, skribis al Vitaljia Bandarenka, 19-jara. Ŝi estis kondamnita je kvar jaroj da malliberejo, ĉar ŝi partoprenis al manifestacioj :    

« Aleksandro Lukaŝenko ne nur estis la iniciatinto de tiu migrad-krizo. Li ankaŭ respondecas pri tiuj preskaŭ 900 politikaj malliberuloj. Esprimante nian solidarecon, ni montras al la mondo tion, kion Lukaŝenko kapablas fari, kaj tio de pli ol jaro. »

La litova registaro komencis labori pri la ebleco aperigi la belorusian prezidenton ĉe internacia kortumo pri justico. 

22/09/2020

Belorusio: laŭ pluraj NeRegistaraj Organizaĵoj, torturo estas amase uzata

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/09/belorusio-lau-pluraj-neregistaraj-organizajoj-torturo-estas-amase-uzata.html

16/11/2020

Belorusio: Labourstart Kampanjo: liberigu la dekojn da enkarcerigitaj sindikatanoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/11/belorusio-labourstart-kampanjo-liberigu-la-dekojn-da-enkarcerigitaj-sindikatanoj-9.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }