Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 novembre 2021 4 11 /11 /novembre /2021 10:48

11/11/2021

De multaj jaroj, la sendependaj sindikatoj de Alĝerio, kiuj postulas rajtojn kaj agnoskon frontas represion. Ĝi kreskis pro la apero de la amasa movado, la Hirak. La amasaj maldungoj de sindikataj gvidantoj kaj membroj, la fermado kaj la sigelita pordo de la sindikataj lokaloj fare de la polico, la turmentado kaj enkarcerigo konsistigas la nunan represion, kiu eniris en novan danĝeran fazon.

La 30an de junio, la alĝeria polico arestis la sindikatan gvidanton Ramzi Dardar, aŭtmekanikisto kaj elektita gvidanto de la Alĝeria Unuiĝo de la Industrioj (AUI), kiu reprezentas la laboristojn de la neformala industria sektoro kaj estas aliĝinta al la sendependa konfederacio COSYFOP. Dardar estas akuzita pri terorismo, kaj ke li ŝancelis la moralon de la armeo kaj la nacian union per siaj publikigaĵoj en la sociaj retoj.

La internaciaj sindikatoj IndustriALL, ISP kaj UITA petis de la IOT, ke ĝi intervenu kaj postulu de la registaro, ke ĝi liberigu Dardar kaj forlasu ĉiujn akuzojn kontraŭ li. La alĝeria registaro reagis translokante Dardar en malliberejon rezervitan al la morto-kondamnitoj. La dato de la proceso ne ankoraŭ estis fiksita. Alarmaj raportoj mencias, ke lia fizika kaj mensa sano difektiĝas.                 

Ni petas de la alĝeria registaro, ke ĝi liberigu Ramzi Dardar tuj kaj senkondiĉe, kaj respektu plene la sindikatajn kaj demokratiajn rajtojn formulitajn en la internaciaj normoj, interalie la konvencioj de la IOT.  

Partnerece kun IndustriALL

PSI

kaj IUF 

Retmesaĝo : 

Mi kuniĝas kun la monda kampanjo, kiu petas de la alĝeria registaro tujan liberigon de Ramzi Dardar, kaj ke ĝi forlasu la akuzojn pri terorismo intence fabrikitajn kontraŭ li. La alĝeria registaro kalkulu pri la alvokoj de la demokratia movado kaj respektu Homajn kaj laborajn nternaciajn rajtojn kaj esprimliberecon.      

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }