/image%2F0553642%2F20211021%2Fob_39086c_1634556112616-tdy-news-7a-catie-arbery.jpg)
21/10/2021
En Georgio, tri blankhaŭtaj viroj estas juĝataj pro la « malamega » murdo de Ahmaud Arbery, juna nigrula piedkuristo. Tiam, en februaro 2020, tiu krimo kvalifikita « malamega » skandalis la publikan opinion.
Multaj manifestaciantoj ĉeestas antaŭ la tribunalo taskita pri la juĝo de la tri viroj kulpigitaj pri la murdo de Ahmaud Arbery, la 23an de februaro 2020. La juna nigrula piedkuristo estis pafmurdita, dum Gregory kaj Travis McMichael patrolis en la rezidenta kvartalo.
La junulo 25-jara, kiu piedkuris haltis spektante konstruantan domon. Aperinte suspektinda de Gregory kaj Travis McMichael, li estis persekutita de ambaŭ viroj, antaŭ ol esti pafmurdita per pumpfusilo.
La afero estis preskaŭ kaŝita de la surloka polico
Dum Ahmaud Arbery kuŝas surgrunde, la patro provas konsoli sian filon. Same kiel la polico, kiu ŝajne montriĝas komplezema kun la aŭtoro de la tri pafoj.
Ambaŭ viroj estis arestitaj nur tri monatojn post la murdo.
La murdo estas kvalifikita linĉo fare de la defendantoj de Ahmaud.
« Mi opinias, ke Ahmaud estis murdita, ĉar li estas nigrulo. Li troviĝis en kvartalo de blankhaŭtoj », eksplikas Wanda Cooper-Jones, lia patrino.