Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 octobre 2021 6 23 /10 /octobre /2021 07:57

23/10/2021

https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000377986_epo/PDF/377986epo.pdf.multi

 

Ĉefartikolo

Jaron post jaro, la sciencaj studoj ŝajnas kondamnitaj verki la kronikon pri la sesa amasa estingiĝo : malfortiĝo de la vivantaro, malapero de specioj, troa ekspluatado de materialaj fontoj, difektiĝo de la naturaj medioj.

La ekosistemoj, kiuj liveras servojn nepre necesajn por nia ekzistado, malbonfartiĝas laŭ neniam spertita ritmo, surfone de klimata krizo.

Tamen ne estas tro malfrue por (re)agi.

Longtempaj konservaj rimedoj sukcesas haltigi la malbonfartiĝon de iuj specioj minacitaj de pereo.

La protektataj areoj, kiuj hodiaŭ etendiĝas sur 17% de la tergloba surfaco, konsistigas bremson al la urba kaj agrikultura invado.

La celo estas atingi 30% antaŭ 2030. Sed ja 100% da homoj hodiaŭ devas esti reamikigitaj kun la vivantaro.

Fonditaj sur pli harmonia kunekzistado kun la naturo, la konoj de la indiĝenaj popoloj - kun siaj mitologia kaj kosmologia dimensioj - povas inspiri agmanierojn pli respektajn por la biodiverseco.

Ĉar kvankam reciproka diskonigo de sciencaj donitaĵoj estas esenca, kvankam ampleksaj politikaj agadoj necesas, la ŝanĝiĝo ankaŭ venas, eble unue, per ekkonscio pri la profundaj, multaj ligiloj kiuj kunigas nin kun naturo, tro longe prezentita kiel antitezo de kulturo.

jam temp' está rekonsideri la utilisman koncepton, hereditan de Kartezo kiu prezentas la homon « kiel mastron kaj posedanton de la naturo ».

« Kultura diverseco estas, por la homa genro, same necesa kiel biodiverseco en la ordo de la vivantaro », proklamas la Universala Deklaracio de UNESCO pri Kultura Diverseco. La Organizo strebas, ekde sia kreo, faciligi la reamikiĝon de la homo kun sia medio, ekzemple per siaj agadoj favore al monda heredaĵo aŭ sia programo pri homo kaj biosfero, kies 50-jariĝo estas ĉi-jare solenata.

Malsenigi la naturon je magio, religi nian rilaton kun ĝi, miri : tiu ĉi numero de la Kuriero estas invito rekoni nin kiel vivantojn inter la vivantoj. Tio estas strebo malkonfirmi la maksimon formulitan de la franca paleoantropologio Pascal Picq : « Homo ne estas la nura pensanta besto, sed la nura besto pensanta ke ĝi ne estas besto. »

Agnes Bardon

El la franca esperantigis Christian Lavarenne (Francio)

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }