Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 octobre 2021 1 04 /10 /octobre /2021 21:23

04/10/2021

De kelkaj jaroj, la siberia grundo estas scenaro de metanaj eksplodoj. Estas sciate, ke tio okazas pro la klimata ŝanĝiĝo.

Tiuj eksplodoj estas tiel perfortaj, ke ili postlasas kraterojn en la grundo. Tio pli kaj pli maltrankviligas la esploristojn.

Efektive, tiuj eksplodoj de metano endanĝerigas la infrastrukturojn kaj la surlokan loĝantaron. La unua tia eksplodo estis malkovrita en 2014. Ĝi estas je origino de la kratero nomita C1. De tiam, la esploristoj provas determini la originon de tiuj danĝeraj erupcioj de metano.

Antaŭnelonge, skipo de sciencistoj kondukita de la esploristo Evgeny Chuvilin, de la Skoltech Center for Hydrocarbon Recovery de Moskvo, proponis modelon, kiu eksplikas la formadon de tiuj krateroj.

 

Kore de la siberiaj krateroj

Por solvi la misteron de tiuj eksplodoj, Evgeny Chuvilin kaj lia skipo organizis ekspediciojn kore de unu el la krateroj, kiuj formiĝis en la siberia tundro. La kratero, kiun ili esploris estas konata sub la nomo C17.

Por ilia ekspedicio, ili uzis droneon. Evgeny Chuvilin menciis, ke la aparato sukcesis malsupreniri « ĝis inter 10 kaj 15 metroj da profundeco »

Danke al la esploro de tiu kratero, la sciencistoj povis kartografi ĝin kaj kolekti datumojn. Tri-dimensia modeligo ebligis al ili trovi la originon de tiuj krateroj.

 

Akumulado de metano

Laŭ la esploristoj, tiuj eksplodoj estas kaŭzataj de la fandiĝo de la permafrosto. La fandiĝo de tiu grundo estas kaŭzita de la klimata ŝanĝiĝo. Kaj la permafrosto estas konata kiel natura rezervejo de metano.

Kiam ĝi fandiĝas, metano tiam akumuliĝas en la sub-grundo. Sub la efiko de la premo, poŝoj de metano krevas kaj kaŭzas la eksplodojn, origine de la krateroj, kiuj aperas sur la siberia tundro. Nun, la esploristoj provas trovi rimedon por haltigi tiun fenomenon, kiu fariĝas pli kaj pli ofta.

Samritme, se la eksplodoj daŭrus, ili povus endanĝerigi la surlokan loĝantaron. Krom kaŭzi gravajn damaĝojn al surlokaj infrastrukturoj, tiuj eksplodoj riskas liberigi grandan kvanton da forcejefika gaso en la atmosfero. Nuntempe, la sciencistoj kapablas identigi zonojn, kie novaj krateroj riskas formiĝi.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }