/image%2F0553642%2F20211016%2Fob_86162b_rusio.jpg)
16/10/2021
Torturo kaj mistraktado en la rusiaj malliberejoj kaj punkolonioj estas konataj kaj la skandalaj estas kutimaj, sed malofte ili estas dokumentitaj tiel vaste kaj precize.
NeRegistara Organizaĵo pri defendo de la malliberuloj ricevis pli ol 1 000 videojn pri brutalaĵoj kaj seksperfortoj, filmitaj de la punadministracio mem.
Plian fojon, la prizon-hospitalo en la Saratova provinco, iom pli ol 700 kilometrojn malproksime de Moskvo, liveras terurajn bildjojn.
Pasintan septembron, kvin fotoj jam atestis pri scenoj de seksperfortoj kaj torturo. Ĉi-foje, ne malpli ol 40 gigabajtoj da videoj pri perfortoj kontraŭ tri malliberuloj alvenis al la rusa NRO Gulagu.net (Videoj), specialigita pri defendo de la malliberuloj. Inter ili unu daŭras 3 minutojn kaj estas aparte neeltenebla.
Krom tiuj ege perfortaj scenoj, ankaŭ ŝokas Rusion la fakton, ke la bildoj estis filmitaj per la materialo de la punadministracio.
Kvar respondeculoj de la malliberejo estis maldungitaj
La emocio estas tia, ke la porparolanto de Kremlo anoncis enketon kelkajn horojn post la publikigo de la videoj. Kvar respondeculoj de la surloka punadministracio ankaŭ estis maldungitaj.
Siaflanke, la kontrol-komisiono de la malliberejoj en la regiono Saratov asertis, ke ĝi vizitis la lokon dum la ses lastaj monatoj. « Neniu malliberulo plendis », asertis ties prezidento.
Torturi por akiri konfesojn, filmi por poste ĉantaĝi, tiu praktiko ŝajne ne estas limigita al la regiono. La NRO Gulagu.net nombras ĝis kvin aŭ ses la detenlokojn en Rusio, kien la malliberuloj estas specife kondukitaj por suferi perfortojn.
/image%2F0553642%2F20211016%2Fob_db64c2_where-is-saratov-located-where-is-sara.jpg)
/image%2F0553642%2F20211016%2Fob_7e0f3f_image-0553642-ob-8d85e2-nadejda.jpg)
/image%2F0553642%2F20211016%2Fob_e8e281_camp-russe.jpg)