Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 octobre 2021 7 10 /10 /octobre /2021 19:33

10/10/2021

Bildo : Unuiĝintaj Nacioj kondamnas : « Tiu situacio estus ĉie netolerebla, kaj estas des pli tia en lando, kiu apartenas al la G7 »

Unuafoje, delegacio de spertuloj de UN vizitis la duoninsulon por redakti raporton pri la laborkondiĉoj en Italio. La konkludoj estas alarmaj koncerne la migrantajn laboristojn.

« Tiu situacio estus ĉie netolerebla, kaj estas des pli tia en lando, kiu apartenas al la G7 ». Syria Deva, la viro taskita gvidi la grupon de UN, kiu antaŭnelonge vizitis Italion, ne montriĝis afabla kontraŭ Romo. 

Kiel eksplikas la ĵurnalo Il Fatto Quotidiano, tiu barata juristo havis kiel mision « konduki surlokan enketon por kontroli la efektivajn klopodojn de la italaj entreprenoj por protekti la laboristajn rajtojn ». Tiucele, li vizitis la duoninsulon dum dek tagoj por fine liveri siajn konkludojn pri la temo. Tiuj ĉi, kiuj estas legeblaj sur la retpaĝo de UN-Italio, emfazas specifan problemon : la traktadon de la migrantaj laboristoj.

 

517 000 sendokumentaj migrantoj ĉeestas en Italio.

« Tiuj, kiuj laboras en sektoroj kiel agrikulturo, vestaĵaro aŭ loĝistiko estas enfermitaj en malvirta cirklo de ekspluatado, sklavismo pro ŝuldoj kaj ekscesoj pri Homaj rajtoj », denuncas Deva, kiu substrekas, ke la statuso de sendokumentaj laboristoj, en kiu estas multaj migrantoj konsistigas faktoron de plia ekspluatado.

La problemo estas, ke hodiaŭ multaj eksterlandanoj plu estas en tiu situacio, bedaŭras la itala ĵurnalo.

« Laŭ la informoj ricevitaj de la grupo de UN inter 2014 kaj 2021, 700 000 migrantoj alvenis en Italion. Je la 1a de januaro 2020, 517 000 havis nenian juran statuson

Ili estas preskaŭ neelĉerpebla rezervo por kaŝlaboro, ĉefe en agrikultura sektoro, kie 34% el la dungitoj ne havas laborkontrakton, laŭ la itala Nacia Instituto pri statistiko.

 

La rimedoj ne sufiĉas por apliki la leĝojn

Konscia pri tiu grava problemo, la eks-ministrino pri Agrikulturo, Teresa Bellanova, provis pasintjare adopti aranĝon celantan havigi provizorajn restadpermesilojn al la migrantaj laboristoj alvenintaj en Italio antaŭ la 8a de marto 2020. Sed ĝis nun, nur la situacio de 60 000 laboristoj estas reguligita (ne nur en la agrikultura sektoro). Tiuj rezultoj estas multe pli malaltaj ol atendite.  

Ĉiaokaze, laŭ UN, la ĉefa problemo de Italio ne staras en ties leĝoj, sed prefere en la nesufiĉaj rimedoj por apliki ilin : la laborinspektoroj devus esti multe pli multnombraj en Italio, admonas UN. La problemo estas trovi monon por dungi tiujn profesiulojn.

15/05/2020

Kronviruso: Italio reguligos centojn da miloj da sendokumentaj laboristoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/kronviruso-italio-reguligos-centojn-da-miloj-da-sendokumentaj-laboristoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }