Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 octobre 2021 2 05 /10 /octobre /2021 19:33
Mahmud Turkia/AFP via Getty

05/10/2021

Militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro estas plenumantaj en Libio, ĉefe kontraŭ migrantoj, laŭ raporto publikigita de sendependa misio de Unuiĝintaj Nacioj.

 

De post vendredo, 5 000 migrantoj estis arestitaj

UN denuncas la arbitrajn arestojn kaj la kondiĉojn de enkarcerigo, kie regas perforto kaj torturo.

Tiujn lastajn tagojn, operaco kontraŭ drogo kondukis la libian policon ĝis la ĉirkaŭaĵoj de Tripolo. Dum tiu operaco, pli ol 5 000 migrantoj estis arestitaj, inter kiuj virinoj kaj infanoj, laŭ la NeRegistara Organizaĵo Norvegian Refugee Council :

« Temas pri la plej grava represio konstatita tiujn lastajn jarojn kontraŭ migrantoj en Libio », substrekas Alexandra Saieh. Pasintece, tiaj arestoj okazis plurfoje, sed je pli malgranda skalo. Pasintjare, pli ol 5 000 migrantoj kaj rifuĝintoj estis enkarcerigitaj samtempe en la libiaj detencentroj. Tio do ne estas nova praktiko.

« Temas pri la plej grava represio konstatita tiujn lastajn jarojn kontraŭ migrantoj en Libio » Alexandra Saieh - Norvegian Refugee Council

La NRO "Norwegian Refugee Council" alvokas la riĉajn landojn, interalie en Eŭropo, ke ili intervenu por meti finon al tiu katastrofa situacio.

De post la defalo de la reĝimo de Muamar Kadafi, Libio fariĝis unu el la ĉefaj itineroj de la migrado ĝis Eŭropo.

Multaj rifuĝintoj, kies fuĝo estis organizita de senskrupulaj trapasigistoj, perdis la vivon.  

15/07/2021

Libio : Internacia Amnestio denuncas la « kruelegan » traktadon suferitan de la migrantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/libio-internacia-amnestio-denuncas-la-kruelegan-traktadon-suferitan-de-la-migrantoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }