Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 octobre 2021 5 15 /10 /octobre /2021 16:12

15/10/2021

Kvin virinoj, naskiĝintaj en Kongo inter la jaroj 1946 kaj 1950, plendis kontraŭ la belga Ŝtato pro krimo kontraŭ la homaro kaj enkondukis agadon pri domaĝkompensoj ĉe la instanca tribunalo de Bruselo.

« La belga Ŝtato ne kuraĝis konduki la procezon ĝisfine, kaj nomi la krimon, ĉar ĝia kulpeco pravigis domaĝkompensojn », pledis S-ino Michèle Hirsch, unu el la advokatinoj de la kvin virinoj. Ĵaŭdon matene, ĉe la instanca tribunalo de Bruselo, ili plendis kontraŭ Belgio pro krimo kontraŭ la homaro koncerne la segregacion de mestizaj infanoj en Kongo.

« Ekskuzoj pri la Historio jes, sed reparacioj por la viktimoj ne », asertis la advokatino, reference al la ekskuzoj faritaj de la eks-ĉefministro, Charles Michel, en 2018.

« Miaj klientoj estis forkaptitaj, mistraktitaj, ignorataj, elpelitaj de la mondo. Ili estas vivanta pruvo de nekonfesita Ŝtata krimo, kaj baldaŭ neniu plu restos por atesti. Ili balatas por agnosko de tiu krimo por siaj infanoj kaj nepoj. La traŭmato transmetiĝas generacion post generacio. Ni postulas kvalifikon de tiu krimo kaj kondamnon de la belga Ŝtato », S-ino Michèle Hirsch alparolis la juĝistinon.

Kvin virinoj, naskiĝintaj en Kongo inter la jaroj 1946 kaj 1950, plendis kontraŭ la belga Ŝtato pro krimo kontraŭ la Homaro kaj enkondukis agadon pri domaĝkompensoj ĉe la instanca tribunalo de Bruselo.

Naskiĝintaj el pariĝo de Belgo kaj Kongolanino, dum la periodo, kiam Kongo estis belga kolonio, ili estis forŝiritaj el sia hejmo por estis metitaj en orfejojn, kiel multaj aliaj mestizaj infanoj.

En 2018, Charles Michel, tiam Ĉefministro, prezentis siajn ekskuzojn nome de la belga Ŝtato pro la segregacio de la mestizaj infanoj en Kongo, Ruando kaj Burundo. Sed laŭ la plendintoj, tio ne sufiĉas.

04/04/2019

Afriko: Belgio pardonpetas pri la suferoj spertitaj de la «infanoj de la kolonioj»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/afriko-belgio-pardonpetas-pri-la-suferoj-spertitaj-de-la-infanoj-de-la-kolonioj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }