Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 octobre 2021 5 29 /10 /octobre /2021 16:11

29/10/2021

LabourStart, kune kun la Internacio de Edukado, alvokas vin protesti kontraŭ la malfondo de la Asocio de jordaniaj instruistoj (AJI), kaj la amasaj maldungadoj de instruistoj, inter kiuj 14 apartenas al la AJI. La jordaniaj sekurecaj fortoj denove arestis kaj detenis la gvidantojn de la AJI okaze de la Monda tago de la instruistoj. La kontraŭ-ribela polico estis deplojita por haltigi la pacajn manifestaciojn organizitajn por denunci la represio kontraŭ la sindikataj rajtoj. 

La AJI estis malfondita la 31an de decembro 2020 de la instanca tribunalo de Amano. La 29an de septembro 2021, la ĝenerala prokuroro forpuŝis la apelacion faritan de la AIJ kontraŭ la malfondo de la sindikato kaj la enkarcerigo dum jaro de la 14 membroj de la estraro de la AJI. La AJI utiligis la Mondan tagon de la instruistoj por denunci sian pluan juran persekutadon. La AIJ ankaŭ petis nuligon de ĉiuj obstakloj, kiuj malhelpas la instruistojn plenumi sian rajton pri asocia libereco kaj kolektiva intertraktado.   

La jordania registaro utiligis la urĝan leĝon promulgitan dum la pandemio por turmentadi jure la membrojn de la sindikatoj, la instruistojn kaj la laboristojn pri edukado.       

La reglamentoj koncerne la dungadon de la funkciuloj ankaŭ estis dolĉigitaj por faciligi ilian maldungon. Almenaŭ 65 instruistoj estis devigitaj emeritiĝi anticipe.  

Retmesaĝo : 

Mi skribas al vi por protesti kontraŭ la malfondo de la Asocio de jordaniaj instruistoj (AJI) kaj la amasa maldungo de instruistoj, inter kiuj 14 gvidantoj de la AJI. La kriminaligo de la sindikataj legitimaj aktivecoj, inkluzive de la marŝadoj kaj manifestacioj, ne estas tolerebla.

Mi do urĝe petas de via registaro :

  • reenpostenigi senkondiĉe la estrojn maldungitajn de la Asocio de jordaniaj instruistoj kaj la 65 instruistojn, kiuj estis devigitaj  emeritiĝi anticipe ;
  • nuligi la interrompon de la sindikataj aktivecoj de la AJI ;
  • garantii la fundamentajn rajtojn kaj la demokratiajn liberecojn de la edukistoj kaj de ĉiuj laboristoj, nome la liberecoj pri esprimo kaj asociiĝo, libereco de kunveno, kiuj estas esencaj por la funkciado de sendependaj sindikatoj ;
  • daŭrigi la reformon de la naciaj leĝoj por konformi ilin kun la internaciaj normoj.       

Partnerece kun la Internacio de Edukado, monda sindikata federacio, kiu grupigas 384 asociojn kaj sindikatojn en 178 landoj kaj teritorioj, ĝi reprezentas 32,5 milionojn da instruistoj kaj aliajn dungitojn pri edukado.   

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }