Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 octobre 2021 2 19 /10 /octobre /2021 21:55

19/10/2021

Dek mil infanoj estis mortigitaj aŭ vunditaj en Jemeno de post la komenciĝo de la konflikto, asertis mardon 19an de oktobro porparolanto de Unicef en Ĝenevo, kiu revenas de misio en la lando.

« La konflikto en Jemeno ĵus transpasis honteman etapon kun 10 000 infanoj mortigitaj aŭ vunditaj, de post la komenciĝo de la bataloj en marto 2015 », anoncis James Elder, porparolanto de la "Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj por infaneco" dum kutima informkunveno de UN en Ĝenevo. « Kompreneble tiujn nombrojn Unuiĝintaj Nacioj povas konfirmi, kvankam nombro da infanoj kaj vunditoj multe pli alta estas konata nur de ilia familio », li substrekis.

S° Elder menciis, ke la Unicef bezonas 235 milionojn da dolaroj « antaŭ la fino de la venonta jaro » por konservi la saman helpo-nivelon.

« La humanitara krizo en Jemeno – la plej terura el la mondo – estas la frukto de la tragika konverĝo de kvar minacoj : perforta konflikto, kiu daŭras, detruita ekonomio, ruinigitaj servoj koncerne sanon, nutradon, akvon aŭ purigadon, protektadon kaj edukadon, kaj operacon de UN, kiu draste mankas je mono », substrekis S° Elder.

 

Dek unu milionoj da infanoj bezonas humanitaran helpon

« Per tiu aktuala nivelo de monhelpo, kaj se la bataloj ne ĉesas, la Unicef ne povos atingi ĉiujn ĉi infanojn » kaj « sen plia internacia helpo, tiuj infanoj – kiuj tute ne havas kulpon en tiu konflikto -, mortos, li gurdas ».      

Kvar infanoj el kvin en Jemeno bezonas humanitaran helpon t.e 11 milionojn da dolaroj, memorigis S° Elder. Ĉirkaŭ 400 000 suferas gravegan misnutradon kaj 2 milionoj estas senigitaj je lernejo.

Jemeno estas de 2014 sceno de milto inter porregistaraj fortoj kaj la Hutioj, kiuj estas ribeluloj proksime de Irano, kiuj kontrolas grandan parton de la nordo de la lando, inkluzive de la ĉefurbo Sanao.  

De 2015, milita koalicio kondukita de la Saudanoj intervenas por apogi la lojalistajn fortojn.

Dum sep jaroj da milito, dekoj da miloj da personoj estis mortigitaj, plejparte civiluloj, kaj milionoj estis delokitaj, laŭ la internaciaj organizaĵoj. 

28/09/2019

Jemeno: vivi en Sanao sub la bomboj, «en mallumo» kaj «kun timo en la korpo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/jemeno-vivi-en-sanao-sub-la-bomboj-en-mallumo-kaj-kun-timo-en-la-korpo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }