17/10/2021
La placo San Giovanni de Romo estis plenplena je homamaso. Pluraj dekoj da miloj da italoj (20 000 laŭ la organizantoj) kolektiĝis hieraŭ por postuli malpermeson de la novfaŝisma grupo "Forza Nuova".
Tiu estis demonstro de forto de la maldekstrularo en lando, kiu spertis faŝismon, kaj kies heredantoj plu paradas.
« Tio ne nur estas rebato al faŝisma « skadrismo », deklaris la ĝenerala sekretario de la sindikato CGIL Maurizio Landini, uzante la terminon, kiu nomas la paramilitistajn fortojn post la Unua Mondmilito, kaj kiu fariĝis la armita organizaĵo de la itala faŝismo.
« Tiu placo ankaŭ simbolas ĉiujn, kiuj en Italio volas ŝanĝi la landon, kaj malhelpi politikan perforton », li aldonis antaŭ la kolektiĝintaj manifestaciantoj.
« Tio, kio okazis pasintsemajne estas netolerebla, ne pro la loko, kiu estis atakita aŭ la maniero, per kiu tio okazis, sed pro la ideo ataki la civilajn liberecojn, la esprimliberecon, la liberecon pensi kaj agadi », eksplikas juna manifestacianto, studento pri politikaj sciencoj.
« Necesas reaserti, ke la lando ne estas reprezentata per kelkaj faŝismaj agitemuloj sed per multegaj personoj, kiuj volas ke faŝismo plu apartenu al estinteco », analizas Filippo, kvindekjara viro.
Italio ŝajnas tamen pli dividita ol iam. Fratelli d'Italia, post-faŝisma partio, estas ĉekape de opinisondoj, ĵus antaŭ alia partio ankaŭ klasifikita kiel ekstremdekstra, la Ligo de Matteo Salvini.
https://fr.euronews.com/2021/10/17/la-gauche-s-inquiete-de-la-montee-du-neofascisme
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=cGEwD7snVl4
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=jqsfx0DIXVA
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=t5PBcX9ldNA
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=tt2z8vp0dH0
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=bzY8z0cDEJA
Rusa : https://www.youtube.com/watch?v=z74W_Gu1GKM