Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 octobre 2021 6 30 /10 /octobre /2021 19:47
MULTE PLI DA « ZAN »

30/10/2021

Tiu leĝo celas puni diskriminacion kaj instigon al perforto kontraŭ gejoj, lesbaninoj, transgenruloj kaj handikapitaj personoj.

La itala senato blokis, pasintan merkredon, proponon pri debatita leĝo kontraŭ homofobio, kiun dekstraj partioj kaj Vatikano viglege kontraŭis.

La leĝo « Zan », el la nomo de la deputito Alessandro Zan, kiu apartenas al la Demokratia partio (DP, centro-maldekstro), celis puni diskriminaciajn agojn kaj instigon al perforto kontraŭ gejoj, lesbaninoj, transgenruloj kaj handikapitaj personoj.

 

« Nigra paĝo »

Sed dum sekreta baloto alvoke de la ekstremdekstraj partioj, de la Ligo kaj de Fratelli d’Italia, la Alta ĉambro malhelpis per 154 voĉoj kontraŭ 131 ĝian definitivan adopton de la Parlamento. La Ĉambro de la deputitoj adoptis ĝin antaŭe en novembro. Tiu leĝpropono, en nova formo, povos esti prezentata ĉe la Senato nur post ses monatoj, laŭ la italaj specifaj reguloj.

Tiu bloko estas « nigra paĝo por la demokratio kaj la rajtoj. La Senato decidis restadi for de la realaj postuloj » de la lando, reagis Alessandro Zan. La kontraŭuloj al la leĝo opiniis, ke ĝi riskis endanĝerigi esprimliberecon kaj malfermus la vojon al samseksema propagando en la lernejoj – tiuj argumentoj estis forpuŝitaj de Alessandro Zan.

 

« Ne konfesia lando »

En junio, Vatikano adoptis senprecedencan aranĝon. Ĝi deponis oficialan plendon kontraŭ la leĝo opiniante, ke ĝi malobservas la Konkordaton, ambaŭflanka traktato inter Italio kaj la Sankta Seĝo. Vatikano maltrankviliĝis interalie pro la fakto, ke nome de la leĝo koncerne samseksemon, la katolikoj riskus persekutadon, ĉar ili esprimas opiniojn favore al tradiciaj familiaj strukturoj aliseksemaj.             

Responde, la ĉefo de la registaro Mario Draghi deklaris, ke la Parlamento povas leĝdoni « libere » pri tiu temo, ĉar Italio « estas laika Ŝtato, ne konfesia Ŝtato ».

En Italio, kiu estas lando tradicie katolika kaj ankaŭ akceptas Vatikanon sur sia teritorio, la leĝaro pri la GLATa demando estas aparte tikla. Tamen, laŭ opinisondo Demos & Pi realigita en julio, la leĝo « Zan » ricevas popolan subtenon, 62% el la Italoj subtenas ĝin.      

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }