Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 octobre 2021 7 03 /10 /octobre /2021 16:42

03/10/2021

Komence de la Jaro 2000, Domenico Lucano ricevis la honorojn de la tuta internacia amaskomunikilo. Tiam urbestro de Riace, li revivigis sian senpopoligitan vilaĝon de Kalabrio, akceptante en ĝin centojn da migrantoj.

« Hodiaŭ, mi interne mortis. La vortoj mankas al mi. Mi tute ne atendis tiun kondamnon ». Domenico Lucano deklaras sin « detruita ».

La eks-urbestro de Riace en Kalabrio (sude de Italio) apelacios pri sia kondamno, decidita de la tribunalo de Locri. Sed la bato suferigas lin.

Tiu, kiu longtempe estis simbola figuro pri akceptado de la migrantoj en Italio, estis kondamnita je dek tri jaroj da malliberejo. Tiu puno ja superas la ok jarojn da enkarcerigo petata de la prokuroro. Li ankaŭ devos repagi 500 000 eŭrojn, kiuj estis pagitaj de Eŭropa Unio kaj de la itala registaro.

Domenico Lucano estis akuzata, ke li organizis aranĝitajn geedzojn por helpi virinojn, kies azilpeto estis rifuzita. La justico riproĉis al li, ankaŭ ke li ne respektis la proceduron pri oferalvoko koncerne la administradon de la malpuraĵoj de Riace, kaj ke li atribuis ĝin al kooperativoj ligitaj al migrantoj.

« Asociiĝo de krimuloj, trouzado de potenco, trudakiro kaj deturno de mono », la listo de akuzoj estis longa, sed « Mimmo » kiel li estas kromnomita en Italio estis persvadita, ke li estos malkondamnita.

 

La itala politikularo interbatalas

La eks-urbestro de Riace jam estis hejmarestita en aŭtuno 2018. Tiam, la ministro pri internaj aferoj estis Matteo Salvini, ĉefo de la Ligo, ekstremdekstra partio. La itala maldekstro denuncis « politikan policon ». Hodiaŭ laŭ Enrico Letta, sekretariino de la DP (Demokrata Partio, dekstra-centro) « Tiu kondamno estas terura, ĉar ĝi pligravigos la malfidon al la justico de nia lando ».

En sia Tviterkonto, Matteo Salvini male opinias, « ke Kalabrio ne meritas havi friponojn, amikojn de kaŝmigrantoj »

En 2010, Domenico Lucano estis tamen honorigita kiel « unu el la plej diligentaj urbestroj en la mondo ». Li estis menciita en 2016 fare de la magazino Fortune kiel unu el la plej influhavaj famuloj.

Li inspiris dokumento-filmon al Wim Wenders, kaj estis regule invitita en internaciaj konferencoj pri la migradoj.  

https://www.francetvinfo.fr/monde/europe/migrants/italie-l-ancien-maire-domenico-lucano-une-figure-de-laccueil-des-migrants-condamne-a-treize-ans-de-prison_4790307.html         

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }