25/10/2021
Bildo : la israela kolonio Guivat Zeev, apud la palestina urbo Ramalaho en Cisjordanio.
« La plifortigo de la juda ĉeesto en Cisjordano estas esenca por la cionisma projekto » deklaris dimanĉon la ministro pri konstruado Zeev Elkin dum anonco pri konstruado de novaj loĝejoj.
Israelo konstruos 1 355 novajn loĝejojn por judaj kolonianoj en okupaciata Cisjordanio, anoncis dimanĉon la ministro pri konstruado en komunikaĵo. Oferto-alvokoj estis publikigitaj.
Tiuj novaj loĝejoj aldoniĝas al tiuj, anoncitaj en aŭgusto de la aŭtoritatoj, nome pli ol 2 000, kiuj akiros ĉi-semajne permeson de la ministrejo pri Defendo. « La plifortigo de la juda ĉeesto en Cisjordano estas esenca por la cionisma projekto » deklaris dimanĉon la ministro pri konstruado Zeev Elkin, membro de la dekstra partio Nova Espero.
Tiuj novaj loĝejoj estos konstruitaj en sep judaj kolonioj, nome 729 en Ariel (nordo de Cisjordanio), 346 en Beit-El (apud Ramalaho) kaj 102 en Elkana (nord-okcidente de Cisjordanio), laŭ la komunikaĵo.
Kontraŭleĝa koloniado
Ĉirkaŭ 475 000 kolonianoj loĝas en Cisjordanio, kie vivas ankaŭ 2,8 milionoj da Palestinanoj. La koloniado fare de Israelo en Cisjordanio kaj aneksita Orienta Jerusalemo, kiu estas kontraŭleĝa laŭ la internacia juro, daŭris sub ĉiuj israelaj registaroj de post 1967.
Tiujn lastajn jarojn, ĝi kreskis pro la instigo de la antaŭa israela Ĉefministro Benjamin Netanjahu. Lia posteulo Naftali Bennett estas de post meze de junio ĉekape de heterogena koalicio, kiu kolektas radikalan dekstrularon ĝis maldekstraj partioj.
/image%2F0553642%2F20211025%2Fob_0f82aa_1b-basic-map-w-countries.jpg)
/image%2F0553642%2F20211025%2Fob_c9fd2a_image-0553642-20210523-ob-d2ac1d-f2105.jpg)