Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 octobre 2021 5 01 /10 /octobre /2021 16:31

01/10/2021

Irano ne permesas funkciadon de sendependaj sindikatoj, kaj la sindikataj aktivuloj estas ofte enkarcerigitaj, kiam ili defendas la laboristajn rajtojn. LabourStart kondukis multajn kampanojn por defendi la sindikatanojn, malliberigitajn en Irano.

Malgraŭ tio, la laboristoj plu organizas strikojn kaj protestojn kontraŭ la malbonaj dungintoj, kaj kelkfoje ili venkas. Tiujn lastajn jarojn, dekoj da miloj da portempaj laboristoj, kiuj laboras en petrol- kaj gas- projektoj en Irano partoprenis neleĝajn strikojn, kunordigitajn fare de strikkomitatoj. La laboristoj protestas kontraŭ la laboroj efektivigitaj en ekstrema varmo, la malaltaj salajroj, la malbonaj vivkondiĉoj, la maldecaj laborcikloj kaj la salajro-faktoroj, kiuj ne ĝuste informas pri la asekuraj kotizoj, kaj enpoŝigas la diferencon.

Tiuj laboristoj komencis venki, kaj la registaro konsideris tion : pasintmonate, unuafoje, la ministrejo pri Laboro renkontis reprezentanton de la laboristoj, la UMMI, kiu estas la irana aliĝinto de IndustriALL, por aŭskulti la laboristajn postulojn. Estas nun tempo formaligi tiun aranĝon, agnoskante la sendependajn sindikatojn kiel legitimajn reprezentantojn de la laboristoj, kaj konstruante sistemon de industriaj rilatoj konformaj al la mondaj normoj kaj al la konvencioj de la IOL.

Alvoku la iranan registaron, ke ĝi agnosku la sendependajn sindikatojn !           

Retmesaĝo : 

La laboristoj de multaj industrioj en Irano suferas pri nejustaj kondiĉoj. Ili  estas ekspluatataj fare de senskrupulaj dungintoj kaj ne estas reprezentataj de sendependaj sindikatoj. Dum via registaro postulas altan produktivon en la petrol- kaj gas- projektoj, laboristoj efektivigas danĝerajn laborojn, en malfacilaj kondiĉoj, en ekstrema varmo kaj por malaltaj salajroj. Ili estas ekspluatataj de salajro-faktoroj.

La laboristoj protestis kontraŭ tiuj kondiĉoj emfazante serion de legitimaj postuloj, interalie salajra strukturo intertraktitaj laŭ laborkategorio, taŭga socia asekuro, pli bonaj vivkondiĉoj kaj laborciklo, kiu ebligas al ili vidi sian familion. 

Antaŭnelonge, via ministrejo pri Kooperativoj, Laboro kaj Socia protektado renkontis reprezentantojn de la laboristoj por auskulti iliajn postulojn. Temas pri necesa etapo. Ni petas de vi, ke vi tuj komencu konformigi la sistemon de industriaj rilatoj de Irano kun la mondaj normoj kaj la konvencioj 87 kaj 98 de la IOL pri la libereco pri asocio kaj la rajto organizi kaj plenumi kolektivan intertraktadon.

Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la sektoroj pri minekspluatado, energio kaj manufaktura industrio. Ĝi konsistigas forton de tutmonda solidareco, kaj luktas por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj en la tuta mondo.  

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }