/image%2F0553642%2F20211028%2Fob_2e6dbf_image1024x768.jpg)
28/10/2021
Merkredon 27an de oktobro, Internacia Amnestio alvokis la internacian komunumon kreskigi urĝe sian humanitaran helpon al Madagaskaro, kie la suda parto estas frapita de senprecedenca sekeco, kaŭzita de la klimata varmiĝo.
Tiu sekeco estas la plej katastrofa de antaŭ 40 jaroj. Ĝi jam metis pli ol milionon da homoj en situacio de malsatego, kaj kaŭzis la unuajn rektajn mortintojn, laŭ nova raporto de la NRO pri defendo de la homaj rajtoj.
« La internacia komunumo tuj provizu al la loĝantoj de Madagaskaro tuŝitaj de la sekeco, plian humanitaran helpon kaj financojn ebligantajn kompensi la suferitajn perdojn kaj damaĝojn », asertas Agnès Callamard, ĝenerala sekretariino de Amnestio en tiu raporto publikigita antaŭ la malfermo de la COP 26.
En la suda pinto de la insulo, 91% el la loĝantaro vivas en situacio de malriĉeco kaj la sekeco nuligis la kapablecojn de produkto en la agrikultura kaj fiŝkaptada sektoroj, de kio dependas la familioj por vivtenis sin, asertas la raporto.
Fronte al la klimata ŝanĝiĝo, la loĝantaro havas nur migradon kiel solvon, laŭ la NRO.
« Estas aparte maljuste, ke la klimata ŝanĝiĝo frapu unue la loĝantojn de evolulandoj, dum ili estas tiuj, kiuj malpli kontribuis al la klimata krizo », substrekas Amnestio.
Video : Madagaskaro produktas malpli ol 0,01 % el la mondaj emisioj de karbona dioksido (CO2), sed meze de la kvara jaro da sekeco en la suda regiono, Unuiĝintaj Nacioj avertas pri « malsatego ligita al la klimata ŝanĝiĝo.