Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 octobre 2021 6 09 /10 /octobre /2021 15:02
ARMEND NIMANI AFP/File

09/10/2021 

Kroatio malfermis enketon post la diskonigo de bildoj montrantaj migrantojn, viktimojn de draŝadoj kaj perfortaj elpeladoj plenumintaj de la specialaj policaj taĉmentoj, deklaris ĵaŭdon la ministro pri internaj aferoj.

Merkredon, surloka komerca televidkanalo RTL diskonigis raportaĵon, filmitan en junio ĉe la kroata landlimo kun Bosnio. Tiu filmo montras virojn surhavantajn uniformojn sen insignoj, kaj kapuĉojn, kiuj frapas migrantojn pere de klaboj, kaj forpuŝas ilin al Bosnio.

Tiu video estis realigita kadre de enketo kondukita de ĵurnalistoj de ses landoj. Ili konkludis pri ekzistado de « sistemo » plenuminta de « specialaj taĉmentoj », kiuj plejofte kaŝas siajn identecojn.

Tiu enketo, enretigita merkredon vespere, estas la frukto de kunlaboro inter la germana publika televido ARD, la franca ĵurnalo "Libération", kroataj kaj serbaj medioj kaj la nederlanda esplorplatformo Ligthouse reports.

« Ĵaŭdon, skipo de spertuloj estis surloke por determini kio okazis, kiu partoprenis tiujn eventojn, kaj kie ili okazis », deklaris ĵaŭdon al la amaskomunikiloj la ministro pri internaj aferoj Davor Bozinovic.

La ministro precizigis, ke « perforto tute ne okazu en la kroata polico » kaj avertis, ke decidoj estos prenitaj laŭ la rezultoj de tiu enketo.

Kroatio, kiu estas membro de Eŭropa Unio, troviĝas sur la vojo nomita Balkana vojo, uzata de la migrantoj, kiuj fuĝas sian respektivan landon, kaj provas atingi okcidentan Eŭropon.        

Grupoj pri defendo de Homaj rajtoj regule akuzas la kroatan policon, ke ĝi uzas perforton kontraŭ la migrantoj.   

En 2020, Internacia Amnestio akuzis Eŭropan Union, ke ĝi ignoras tiun situacion. La asocio citis bosniajn kuracistojn kaj migrantojn, kiuj certigis, ke ili estis frapitaj antaŭ ol esti forpuŝitaj al Bosnio.

Zagrebo regule neas tiujn akuzojn.

Kroatio troviĝas ĉe la eksteraj landlimoj de EU. Ĝi protektas siajn landlimojn kaj tiujn de Eŭropa Unio kontraŭ neleĝaj eniroj, deklaris ĵaŭdon la ministro Bozinovic.

Internacia Amnestio kvalifikis « alarma » la fakton, ke Bruselo « ignoras la nekontesteblajn malobservadojn de la leĝoj de EU, kaj eĉ plu financas la policon kaj la operacojn ĉe la landlimoj de kelkaj landoj ».   

20/06/2021

Monda Tago de Rifuĝintoj : Aktivuloj blokas limpasejon inter Bosnio kaj Kroatio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/monda-tago-de-rifugintoj-aktivuloj-blokas-limpasejon-inter-bosnio-kaj-kroatio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }