Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 octobre 2021 7 31 /10 /octobre /2021 19:19

31/10/2021

Pluraj centoj da personoj kolektiĝis sabaton en Glasgovo por premi la estrojn de la tuta mondo agadi favore al la klimato, tagon antaŭ la COP26, decidiga por la estonteco de la planedo.

Multaj el ili atingis Glasgovon post marŝado de pluraj dekoj eĉ miloj da kilometroj, kio markis la komenciĝon de manifestacioj organizitaj paralele kun la UN-konferenco pri la klimato, antaŭvidata ĝis la 12a de novembro en la skota ĉefurbo.

 

« Agojn nun ! » « Agojn, ne nur vortojn »

Venintaj de Hispanio, Belgio aŭ Skotlando mem la manifestaciantoj paŝadis en la urbo-centro, svingante sloganojn kiel « Agojn nun ! » « agojn, ne nur vortojn » aŭ « Stop la fosiliajn energiojn », alvoke interalie de la grupo Extinction Rebellion.

« Ni atendas pli ambiciajn disponojn, ke niaj politikaj estroj estu konsciaj pri la urĝeco de la situacio, ĉar niaj gefiloj, genepoj riskas vivi en mondo multe pli komplika, kiu suferos gravajn klimatajn perturbojn », konfidis Dirk Van Esbroeck, belga pensiulo 68-jara. 

Kun dudek aliaj membroj de la grupo « Geavoj por la klimato », li atingis Edinburgon per trajno venante de Belgio antaŭ ol iri ĝis Glasgovo perpiede.

« Inter la deklaroj kaj la agoj, granda paŝo restas por fari », aldonis la sesdekjaraĝulo, kiu havas kvin gefilojn kaj 12 genepojn. 

Pli ol ĉirkaŭ cent estroj, inter kiuj la usonano Joe Biden, la franco Emmanuel Macron aŭ la baratano Narendra Modi estas atenditaj dum la pintkunveno juĝita decidiga en la lukto kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. 

Aktivuloj por la klimato de la tuta mondo ankaŭ venos ĉi tien. Laŭ la organizantoj, ili estos ĝis 100 000 dum granda manifestacio antaŭvidita vendredon.

« Ni estas ĉi tie por postuli la klimatan justicon » favore al la sudaj landoj, eksplikis Becky Stockes, tradukistino 31-jara, kiu venis de Hispanio. La COP26 konsistigas « lastan bonŝancon », ŝi opiniis esperante, « ke konkretaj disponoj estos deciditaj ». 

Laŭ Maciej Walczuk, « 25 COP jam okazis, kaj la klimata situacio neniam estas tiel malbona ». Tiu studento 19-jara esperas ĉi-foje konferencon « malsaman », kiu « engaĝiĝas por savi vivojn ».  

09/08/2021

Klimato : la spertuloj de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ) antaŭvidas « senprecedencan » kreskon de la ekstremaj meteologiaj eventoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/08/klimato-la-spertuloj-de-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks-antauvidas-senprecedencan-kreskon-de-la-ekstremaj-mete

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }