Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 octobre 2021 1 11 /10 /octobre /2021 21:16

11/10/2021

Marŝado de la Mapuĉoj, ĉefa indiĝena komunumo en Ĉilio, finiĝis per alfrontiĝoj kun la polico en Santiago.

Alfrontiĝoj okazis dimanĉon inter manifestaciantoj kaj policistoj dum marŝado por la Mapuĉoj, ĉefa indiĝena popolo de Ĉilio, okazigante mortintinon kaj 17 vunditojn. Dekoj da personoj estis arestitaj en Santiago, menciis la ĉilia polico.

La « Marŝado por la mapuĉa rezistado kaj aŭtonomeco de la popoloj », kunvokita pere de la sociaj retoj, kunigis preskaŭ mil personojn centre de la ĉilia ĉefurbo, inter kiuj multaj reprezentantoj de la mapuĉaj komunumoj, kiuj surhavis ponĉojn, la tradician mapuĉan harbandon « trariloncon » sur la kapo, kaj la flagon de tiu indiĝena komunumo. Denisse Cortés, advokatino 43-jara mortis post vundo kaŭzita de piroteknikaĵoj dum la marŝado, anoncis la malsanulejo, kiu okupiĝas pri ŝi.

Piroteknikaĵoj estis ĵetitaj fare de grupo de kapuĉitaj personoj, kaj « unu el ili tuŝis la manifestaciantinon apud policistoj », eksplikis Enrique Monras, ĉefo de la polico de la ĉefurbo. La prokuroraro malfermis enketon « por klarigi, kio okazis je maljusta maniero en tiu misproporcia perforto », deklaris Rodrigo Delgado, ministro pri Internaj aferoj.

 

Redono de la teroj

Proksime de unu el la ĉefaj avenuoj de la urbo, la polico provis disigi la manifestacion per akvokanonoj kaj larmigaj gasoj. La manifestaciantoj rebatis per klabbatoj kaj ŝtonĵetoj dum alfrontiĝoj, kiuj daŭris almenaŭ 40 minutojn, laŭ surloka ĵurnalisto. En Tvitero, la polico menciis « virinon vunditan per piroteknikaĵoj, 17 policistojn diversgrade vunditajn, 9 personojn arestitajn pro tumultoj kaj alia pro armilposedo ».  

La mapuĉa popolo postulas de la Ŝtato interalie redonon de teroj sude de la lando, kiujn ili konsideras siajn pro praa juro, kaj kiuj estis venditaj al privatuloj, precipe forstistoj. La teritoria postulo kaj la peto de agnosko fare de la ĉilia Ŝtato plifortiĝis de post la socia mobilizado de 2019 en Ĉilio.

La Mapuĉoj reprezentas 700 000 personojn, el la 18 milionoj da loĝantoj en Ĉilio. La 5an de junio, mapuĉa indiĝenino estis elektita kiel prezidantino de la Konstituanta asembleo taskita pri redaktado de nova Konstitucio.

Dek sep seĝoj el la 155 de tiu Asembleo estis rezervitaj al reprezentantoj de la originaj popoloj.             

07/07/2021

Ĉilio :  Elisa Loncón Antileo, mapuĉa universitatanino ĉekape de la Konstitucifara Asembleo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/cilio-elisa-loncon-antileo-mapuca-universitatanino-cekape-de-la-konstitucifara-asembleo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }