/image%2F0553642%2F20211002%2Fob_78d8fc_atalayar-nino-en-un-lago-seco-cerca-d.jpg)
02/10/2021
« La konsekvencoj en la ses komunumoj, kiuj ĉirkaŭas la lagon estas katastrofaj : la retiriĝo de la akvo estigis halton de la fiŝkaptado kaj malkreskegon de la paŝtistaj kaj agrikulturaj aktivecoj. La sablo englutas la loĝejojn de la vilaĝoj Bilal Bancor, Bintagoungou kaj Mbouna »
Jam en la 1970-aj jaroj, la lago Figuibine en Ĉado komencis sekiĝi post longaj periodoj da sekeco. Nun, 50 jarojn poste, ĝiaj etendiĝoj de akvo kaj de kultiveblaj teroj, kiuj randis ĝin lasis la lokon al dunoj.
La loĝantoj, kiuj vivis per la produktoj de siaj fiŝkaptadoj, estas nun truditaj al migrado. Almenaŭ duono el la loĝantaro forlasis la lokojn.
La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco denuncas la « katastrofajn konsekvencojn » por la ses komunumoj proksime de la lago.
« La konsekvencoj por la ses komunumoj, kiuj ĉirkaŭas la lagon estas katastrofaj : la retiriĝo de la akvo estigis halton de la fiŝkaptado kaj malkreskegon de la paŝtistaj kaj agrikulturaj aktivaĵoj. La sablo englutas la loĝejojn de la vilaĝoj Bilal Bancor, Bintagoungou kaj Mbouna »
Mahamadou Ousmane estas terkultivisto. Li observas la engluton de la lago fare de la dezerto, kaj atestas pri la streĉitecoj, kiuj ekzistas inter bredistoj kaj agrikulturistoj.
« Inter bredistoj kaj agrikulturistoj, la konfliktoj estas ĉiutagaj. Ĉar la spaco estas malgranda, ĉiuj volas ekspluati ĝin. Tio kaŭzas streĉitecon »
Pro la senakviĝo de la lago, gaso ellasiĝas nun de la grundo kaj bruligas la kelkajn arbojn, kiuj rezistis. Tio igas la teron nekultivebla.
Antaŭ la sabloplena lernejo, kiu pro tio devis fermi, la urbestro maltrankviliĝas pro alia danĝero por la vilaĝo : la rekrutigo fare de la armitaj grupoj.
« Ĝi estis lernejo je proksimume 400 lernantoj. 400 lernantoj, tio signifas tutan generacion. Generacio perdita, generacio preparita jen al migrado jen al rekrutigo »
/image%2F0553642%2F20211002%2Fob_5bf719_chad-river-basin-relief-2.png)
/image%2F0553642%2F20211002%2Fob_e651cb_image-0553642-20210810-ob-e4b23f-image.jpg)